|  
                         En 
                    la kulmina periodo de infektado de SARS en Pekino, Wang alprenis 
                    tre efikajn rimedojn: Li asignis dekkelkajn hospitalojn por 
                    akcepti ekskluzive SARS-kontaghitojn kaj starigis hospitalon 
                    ekskluzive por SARS-kontaghitoj. Li ghustatempe decidis izoli 
                    domojn de urbanoj kaj internulejojn de iuj universitatoj, 
                    kie oni trovis kompare multajn kontaghitojn. Krome li ordonis 
                    fermi chiujn amuzejojn, izoli barakojn de konstruantoj kaj 
                    mezuri ilian temperaturon du fojojn chiutage. Li postulis, 
                    ke oni laueble nuligu aktivadojn kun multaj partoprenantoj. 
                    Li diris, ke alprenante serion da rimedoj, oni certe povos 
                    superregi disvastighon de la malsano. 
                       
                    En la unua renkontigho kun la jhurnalismo post enoficigho 
                    kiel aganta urbestro, li diris: "SARS forte kontaghas kaj 
                    estas fremda por ni, kaj tio facile vekas teruron che la popolo." 
                    "Antau ol la popolo liberighos de teruro, ni devas multe klopodi 
                    por grantii la socian stabilecon." Dank' al suficha propagando, 
                    la socio de Pekino rapide reakiris la stabilecon.  
                      Che 
                    la komenco de junio rapida disvastigho de SARS en Pekino estis 
                    multe moderigita. Sed li multfoje atentigis la pekinanojn: 
                    Nepre ne malstrechu singardemon, kaj chiam akcentu preventon. 
                      
                   
                    Spertoricha 
                      gvidanto 
                      Subtila 
                      en chiuj aferoj 
                      
                   
                 |