10-jariĝo de surtroniĝo de Banchen Erdini Qoigyi Gyibo, gvidanto de la tibeta budaismo

En la tibeta budaismo Banchen Erdini signifas grandan eruditon, kiu estas rigardata kiel enkarniĝinta Amitabo. Kiel gvidanto de la tibeta budaismo, Banchen Erdini estas la plej nobla spirita simbolo en la koro de la religiaj kredantoj. Antaŭ 10 jaroj 5-jara Banchen Erdini la 11-a surtroniĝis. En la printempo de 2005, Banchen Erdini la 11-a akceptis intervjuon de Zhang Quanling, raportistino de la Ĉina Centra Televizio.

Zhang Quanling: Kio estas via plej frua memoro pri budaismo?

Banchen: Tuj post kaj eĉ antaŭ mia naskiĝo, mi jam estis influata de sutro-recitado de mia patrino. Poste mi aŭskultis sutro-recitadon de eminentaj lamaoj de Tibeto. Ĉiuj homoj recitis sutron. Mi ĝin aŭskultis kaj memoris.

Zhang Quanling: Vi ĉiam sentas la sutro-recitadon tre kara, ĉu ne?

Banchen: Kiel religiano, mi kompreneble ĝojas, aŭdante tian sonadon. Kial? Ĉar sutro-recitado naskas kompatemon, kiu estas la fundamento de budaismo.

Zhang Quanling: Vi sentis intimecon aŭ kuriozecon, unuafoje enirinte en la templon Zhaxi Lhunbo (Tashilhungpo)?

Banchen: Antaŭ tio mi jam aŭdis pri la templo Zhaxi Lhunbo. Mi scias, ke ĝi estas unu el la 6 grandaj temploj de la tibeta budaismo. Pro tio lamaoj de la templo Zhaxi Lhunbo ĉiam estas respektataj. Do mi ekscitiĝis de tio, ke mi povas eniri la templon. Kiam mi unuafoje paŝis en ĝin, mi ege ĝojis.

Zhang Quanling: Enirinte en la templon Zhaxi Lhunbo, vi tute ŝanĝis vian vivmanieron, do de ordinara infano al samgano. Ĉu vi tuj adaptiĝis al tia drasta ŝanĝiĝo?

Banchen: Mia rolo ŝanĝiĝis, kaj rezulte de tio ŝanĝiĝis ankaŭ la vestado, manĝado kaj vivado, tute malsame ol antaŭe. Mi do devis adaptiĝi al tia ŝanĝiĝo. Kun kresko de la aĝo, mi jam tute alkutimiĝis al tia vivo.

Zhang Quanling: Hodiaŭ antaŭtagmeze mi rigardis vian debaton pri la budaismaj doktrinoj. Vi jen gratis la kapon por cerbumi, jen ridis. Ĉu tio estas tre interesa?

Banchen: La debato pri la budaismaj doktrinoj estas tre utila. Filozofio, ekzemple, estas ege mistera. Post eksplikado de tiuj doktrinoj fare de instruistoj, mi devas ne nur memori, sed ankaŭ kompreni ilin. Pere de la debato, ni elmetas niajn proprajn vidpunktojn. Tiamaniere ni faras interfluadon de pensoj, kaj ju pli multe oni debatas, des pli profunde oni komprenas la esencon de la doktrinoj.

Zhang Quanling: En 1999 vi unuafoje okazigis la publikan religian aktivadon en Tibeto, kaj multaj popolanoj venis por esprimi respekton al vi kaj ili ricevis de vi benan vertotuŝon. Ĉu vi ankoraŭ havas impreson pri tio?

Banchen: Jes, multaj homoj, pro religia kredo, venis al mi. Kaj por kontentigi ilian postulon, mi donis benotuŝon kaj preĝis por ili, ke ilin ne trafu malsano kaj plago.

Zhang Quanling: Fakte la homaro ankoraŭ vizaĝos al multaj plagoj, ekzemple sarso kaj la pasintjare okazinta cunamo en la Hindia Oceano. Kion vi faris, informiĝinte pri tiaj plagoj?

Banchen: Mi ĉiam preĝas por la popolanoj, ke ilin ne trafu plagoj. Kiam tiaj plagoj vere okazis, mi preĝis kiel antaŭe, kaj samtempe donis monhelpon.

Zhang Quanling: Ĉu vi bonvolu iom pli detale paroli pri via intervidiĝo kun prezidanto Hu Jintao?

Banchen: Ni kune iris al la Tibeta Ĉambro de la Popola Halo en Pekino. Ĉe la enirejo de la Tibeta Ĉambro estas pentraĵo pri la Potala Palaco de Tibeto. Malantaŭ la pentraĵo estas la akceptejo, kie mi prezentis hada-on* al prezidanto Hu Jintao, sentante grandan honoron. Akceptinte la hada-on, li ege ĝojis kaj manpremis kun mi. Li eĉ salutis min en la tibeta lingvo per la vorto “Tashideleg”**! Mi reciprokis lian salutvorton “Tashideleg”.

Zhang Quanling: Ĉu prezidanto Hu ĝuste prononcis tibet-lingve “Tashideleg”?

Banchen: Li iam laboris en Tibeto, li do ege bone prononcis la salutvorton tibet-lingve. Li salutis min per la tibeta “Tashideleg”, tio montras lian respekton al la tibeta nacio kaj al la budaismo.

Zhang Quanling: Vi iris al multaj lokoj en Ĉinio, ĉu ne? Kiujn lokojn vi jam vizitis?

Banchen: Mi vizitis Ŝanhajon, la provincojn Zhejiang, Hainan, Guangdong, Shanxi, Shaanxi, Qinghai, Gansu, kaj aliajn lokojn.

Zhang Quanling: Pli ol duonan Ĉinion vi jam vizitis! Kiu loko plej plaĉas al vi?

Banchen: La vizitoj donis al mi la ĝeneralan impreson, ke nia patrolando estas vasta, kun abundaj riĉfontoj. En iuj lokoj la ekonomio disvolviĝas rapide kaj la popola vivo multe pliboniĝas, dum aliaj lokoj havas fortajn naciajn trajtojn en disvolvo de ekonomio kaj kulturo. Ĝenerale mi amas ĉiun terpecon de nia patrolando.

Zhang Quanling: Ni havas impreson, ke vi ĉiam estas okupita...

Banchen: Vere! Kiel viva budho mi havas grandajn historiajn misiojn. Se mi ne diligente studas, mi ne kapablos plenumi tiajn misiojn.

Zhang Quanling: Kiam finiĝos la studado?

Banchen: Se temas pri la studado, ĝi neniam finiĝos.

Zhang Quanling: Kiel Banchen Erdini la 11-a, ĉu vi sentas vin diferenca de Banchen Erdini la 10-a, la 9-a kaj aliaj antaŭaj?

Banchen: Mi ne multe diferencas de ili. Estas plej fundamente, ke mi devas heredi ilian gloran tradicion pri patriotismo kaj amo al la budaismo. Mi faros ĉion utilan por la lando kaj la popolo. Mi kontribuos mian forton por la unuiĝo de la patrolando, por la solidareco de ĉiuj nacioj kaj por la feliĉo de la popolo. Mi klopodos por sana disvolviĝo de la tibeta budaismo sur la vojo de adaptiĝo al la socialisma socio. Mi certe plenumos miajn misiojn.

____________________

* Hada-o estas blanka silkrubando, kiun tibetanoj prezentas al gastoj kiel signon de respekto kaj bondeziro.

** “Tashideleg”, tibetlingva salutvorto, signifanta “Feliĉon”.

Surtroniĝo de Banchen Erdini la 11-a

Unu tago de Banchen Erdini la 11-a