Ekde
la 13-a jarcento la centra registaro de Chinio praktikas suverenecon
super Tibeto kaj Tibeto neniam estis sendependa shtato, kaj
neniu lando agnoskis, ke Tibeto estas sendependa shtato.
Chinio estas lando el multaj nacioj.
Tibet-nacio sur la Tibeta Altebenajho fondis en la 7-a jarcento
Tubo-dinastion kaj tenis amikajn interrilatojn kun Tang-dinastio
dum pli ol 200 jaroj. Meze de la 9-a jarcento disfalis Tubo-dinastio.
En pli ol 300 jaroj post tio Tibeto trovighis en separatisma
stato, kaj ankau en aliaj regionoj de Chinio aperis landinterna
reghimo regata de malsamaj nacioj kaj separatismaj lokaj reghimoj.
En la 13-a jarcento pli kaj pli potencighis
mongol-nacio en la nordo de Chinio kaj fondis en 1206 Mongolan
Hhanejon. En la 40-aj jaroj de la 13-a jarcento la malgrandaj
reghimoj de Tibeto submetighis al la Mongola Hhanejo. Post
fondigho de Yuan-dinastio Tibeto farighis unu el la distriktoj
regataj de la centra reghimo de Yuan-dinastio. Imperiestro
de Yuan-dinastio establis specialan administrejon por rekte
administri la militajn kaj registarajn aferojn de Tibeto.
En Tibeto oni establis multajn filiojn de la administrejo.
En Ming- kaj Qing-dinastioj la regantaro
daure havis suverenecon super Tibeto. Kiam fondighis Ming-dinastio,
Tibeto memvole submetighis al la centra registaro. Dum Ming-dinastio
la regantoj plejparte imitis la regantojn de Yuan-dinastio
en la regado super Tibeto. Kiam fondighis Qing-dinastio, la
Kvina Dalai-lamao tuj sendis delegiton al la chefurbo Shengjing
(la nuna Shenyang de Liaoning-provinco) por peti audiencon
de la imperiestro kaj starigis rilatojn kun la kortego. Post
kiam Qing-dinastio unuigis Chinion, la kortego plifortigis
la administradon super Tibeto. En 1653 kaj 1713 la imperiestro
de Qing-dinastio nomumis la Kvinan Dalai-lamaon kaj la Kvinan
Banchen-Erdini, kaj de tiam sistemigis la nomumadon de la
titoloj Dalai kaj Banchen kaj oficialigis iliajn politikan
kaj religian poziciojn en Tibeto. En 1727 la kortego establis
en Tibeto ministrejon por praktiki regadon en la nomo de la
centra registaro. En 1793 ghi publikigis "Kortegaj dekretoj:
reguloj por tibetaj aferoj" el 29 artikoloj rilate politikon,
ekonomion, eksterajn aferojn, religion kaj militajn aferojn.
Dum la periodo de la Respubliko de
Chinio la centra registaro regis Tibeton same kiel la antauaj
dinastioj Yuan, Ming kaj Qing. En 1912 ghi fondis Mongola-Tibetan
Buroon por prizorgi tibetajn aferojn kaj nomumis delegiton
al Tibeto plenrajtigito de Qing-dinastio en Tibeto. Post sia
fondigho en Nankino, la china registaro establis en 1929 la
Mongola-Tibetan Komisionon por administri aferojn de tibet-nacio,
mongol-nacio kaj aliaj nacimalplimultoj. En aprilo de 1940
la Oficejo de la Mogola-Tibeta Komisiono estis establita en
Tibeto kiel konstanta institucio de la centra registaro en
Tibeto.
Post fondigho de la China Popola Respubliko,
lau la historia kaj aktuala stato de Tibeto, la centra registaro
decidis alpreni pacan metodon por liberigi Tibeton. En februaro
de 1951, Dalai-lamao sendis 5-membran delegacion kun Ngapo
Ngawa Ghigme kiel plenrajtigita estro al Pekino por fari intertraktadon
kun la centra registaro. La 23-an de majo de 1951, la centra
registaro kaj la tibeta registaro venis al interkonsento en
serio da problemoj rilate pacan liberigon de Tibeto kaj subskribis
"Traktaton de la Centra Registaro kaj la Tibeta Loka
Registaro pri la Metodo de Paca Liberigo de Tibeto" el
17 artikoloj. La traktato estis varme aplaudata kaj subtenata
de diversaj nacioj en Tibeto. En la 24-a de oktobro tiujare
Dalai-lamao telegrafis al prezidanto Mao Zedong por esprimi
subtenon kaj observon al la traktato. En 1954 Dalai-lamao
estis elektita kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato
de la Unua Tutlanda Popola Kongreso, kaj Banchen Erdini kiel
membro de la komitato. En aprilo de 1956 Dalai-lamao estis
nomumita prezidanto de la Prepara Komitato por Tibeta Autonoma
Regiono. En marto de 1959 la ribelo en Tibeto estis subpremita
kaj komencighis la demokratia reformado. En septembro de 1965
fondighis la Tibeta Autonoma Regiono.
2.
Senchese disvolvighas la socio, ekonomio kaj la afero de homaj
rajtoj de Tibeto
3.
Politiko de la centra registaro rilate al Dalai-lamao
|