La tiel nomata "tibeta problemo"

Politiko de la centra registaro rilate al Dalai-lamao

    La problemo de Dalai ne estas problemo religia, sed politika. La kliko de Dalai estas splitisma politika kliko kun organizo kaj programo. La 14-a Dalai-lamao estas ne nur religiulo sed ankau politika fughinto, kiu splitas la patrolandon.
    La principa starpunkto de la centra registro en la problemo de interkontaktado kaj intertraktado kun Dalai estas definitiva kaj klara. Nome: Dalai nepre devas vere forlasi la ideon sendependigi Tibeton, chesigi splitadon de la patrolando, publike agnoski, ke Tibeto estas neapartigebla parto de la patrolando, ke Taiwan estas unu el la provincoj de Chinio kaj ke la registaro de la China Popola Respubliko estas la unika legha registaro reprezentanta Chinion. La pordo de intertraktado estas chiam malfermita. Sed lau la interkontakto kun la 14-a Dalai en la lastaj 20 jaroj, la centra registaro klare vidis, ke kvankam Dalai senchese shanghis siajn taktikon kaj manieron, tamen lia obstinado en la starpunkto de "tibeta sendependigho" restas senshangha, la esenco de splitado de la patrolando restas senshangha. La kliko de Dalai neniam forlasis la splitan aktivadon en- kaj eksterlande. Tial la 14-a Dalai-lamao ne havas la intencon kontakti kaj intertraktighi kun la centra registaro.

1. Nedubebla aparteno de suvereneco de Tibeto
2. Senchese disvolvighas la socio, ekonomio kaj la afero de homaj rajtoj de Tibeto