La
malnova Tibeto antau 1959 sub la regado de la 14-a Dalai-lamao
estis teokratia, feuda servuta socio pli malhela ol la mezepoka
Europo. La tri grandaj mastroj, nome mandarenoj, aristokratoj
kaj superaj lamaoj de la temploj, posedis chiujn kampojn,
pashtejojn, arbarojn, montojn kaj riverojn, kaj rajtis decidi
vivon au morton de la popolanoj,
kaj la servutuloj kaj sklavoj havis nenian personan liberecon
kaj politikan pozicion. En 1959 Tibeto praktikis demokratian
reformadon kaj abolis la feudan servutan sistemon, kaj la
miliono da servutuloj kaj sklavoj farighis mastroj de Tibeto
kaj Tibeto eniris en socialisman socion. Fondigho de la Tibeta
Autonoma Regiono kaj praktikado de nacia autonomeco en Tibeto
en 1965 garantiis la politikan rajton de la tibeta popolo
egalrajte partopreni en shtataj aferoj, kaj Tibeto eniris
en novan disvolvan etapon.
En la 30 jaroj post la fondigho de
la autonoma regiono, la popolo de la regiono ghuas chiujn
civitanajn rajtojn kaj politikan rajton same kiel la popolanoj
de la aliaj lokoj de la lando, kaj ghuas ankau lauleghe chiujn
specialajn rajtojn praktiki regionan autonomecon de nacimalplimultoj.
Rapide grandighas la vicaro de la kadroj devenintaj de tibet-nacio,
ke en 1998 la kadroj devenintaj de tibet-nacio kaj aliaj nacimalplimultoj
konsistigis 74.9% de tiuj de la regiono. La virinoj ghuas
samajn rajtojn kiel la viroj, kaj kadrinoj konsistigas 32.8%
de la tuta vicaro de la kadroj de la regiono. La libereco
de la tibeta popolo en religia kredo estas respektata kaj
protektata.
En
la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la centra registaro
disponigis pli ol 300 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas
al 1 usona dolaro) kaj grandan kvanton da oro, arghento kaj
aliaj materialoj por ripari Potala-palacon, Dazhao-templon
kaj aliajn templojn. En Tibeto trovighas pli ol 1700 lokoj
por religia aktivado, kio garantias la liberan religian aktivadon
de la vasta amaso da kredantoj de Tibeto.
La centra registaro de Chinio chiam
atentas, protektas kaj disvolvas la elitan tradician kulturon
de Tibeto kaj alprenis serion da rimedoj por protekti kaj
progresigi la tradician kulturon de Tibeto. Krome oni faris
ampleksan kaj sisteman kolektadon, reordigon, esploron kaj
eldonadon de la tibeta kultura heredajho kaj folkloro. Oni
klare difinis la dulingvan edukadon (la han-a kaj tibeta)
por efike garantii la liberecon de la tibet-nacianoj en uzado
kaj disvolvo de la nacia lingvo.
La centra registaro respektas la morojn
kaj kutimojn de la tibet-nacianoj kaj alprenis nekutiman politikon
rilate naskolimigon. Naskolimigo estas observata nur de tibet-naciaj
kadroj, sed ne de la kamparanoj kaj pashtistoj konsistigantaj
88% de la loghantaro de la regiono, kaj oni propagandas al
ili nur sciencan naskon kaj eugenikon. En la apudlimaj lokoj
tre maldense loghataj oni neniam propagandis naskolimigon.
La naskokvanto kaj natura kresko de la loghantaro de Tibeto
chiam estas la plej altaj en la tuta lando. De 1959 ghis 1998
la loghantaro de Tibeto kreskis je 1.2336 milionoj da homoj,
nome preskau duoblighis. En tiu periodo la loghantaro de Tibero
kreskis plej rapide kaj tibet-nacianoj chiam konsistigas plejparton
de la loghantaro de Tibeto.
Por akceli rapidan kaj ampleksan disvolvighon
de Tibeto, la centra registaro ellaboris kaj alprenis serion
da specifaj politikoj kaj privilegiaj rimedoj kiel ekzemple
"tutlanda subteno al Tibeto", donis grandan financan
helpon, investon por fundamenta konstruado kaj specialan subvencion
kaj nuligis imposton. De la 50-aj jaroj ghis 1997, la centra
registaro investis al Tibeto pli ol 40 miliardojn da juanoj
kaj helpis ghin per granda kvanto da materialoj. Samtempe
kun tio multaj kadroj kaj teknikistoj el 15 provincoj venis
en Tibeton, kio forte movis la disvolvighon de ghia socia
ekonomio. En 1998 la totala produktovaloro de la nacia ekonomio
de Tibeto atingis 9.118 miliardojn da juanoj, 47-oble pli
multe ol en 1959. En la lastaj jaroj senchese disvolvighis
la ekonomio, kulturo kaj edukado, heredighis la eminenta tradicia
kulturo, kaj duonighis la terura analfabeteco antau 1959,
kiam la analfabetoj konsistigis 97% de la tuta loghantaro.
Evidente plibonighis la higieno kaj medicino. Evidente altighas
la nivelo de la popola vivo de Tibeto. La problemo de minimumaj
vivkondichoj de la kamparanoj kaj pashtistoj estis solvita.
Nun la situacio de Tibeto estas kvieta,
laekonomio disvolvighanta, la socio progresanta, la popolo
el multaj nacimalplimultoj solidara kaj la vivo paca.
1.
Nedubebla aparteno de suvereneco de Tibeto
3.
Politiko de la centra registaro rilate al Dalai-lamao
|