Aerodromo
La Chefurba Aerodromo trovighas je 27 km. norde de la urbocentro.
Se oni veturas tien per taksio sur ekspresa vojo de la urbocentro,
do post duonhoro oni atingos la lokon, kaj por tio oni devas pagi
100 juanojn. De la Xidan-a Bileta Centro kuras autobuso de 5:30
ghis 20:00 post chiu duonhoro. Kaj de la Belarta Domo kaj Zhongguancun
la buso startas post chiu horo al la aerodromo. La buso chiutage
kuras de la aerodromo al la urbaj kvartaloj ghis surterigho de la
lasta aviadilo kaj por chiu bileto oni devas pagi 16 juanojn.
Aera
vojagho
Fervojoj
Publika
trafiko
Metroo
|