Publika
trafiko
Estas tre facile preni taksion en Pekino. La taksioj servas por
chiu horo che la aerodromo,
fervojaj stacioj, hoteloj kaj turismaj lokoj. Oni devas pagi lau
la longeco de veturo, sed por malsamaj taksioj la prezo estas diferenca,
kiu montrighas sur fenestro de la taksioj. Estas menciinde, ke sur
Chang'an-strato estas specialaj signoj por en- kaj elautigho kaj
la taksioj povas halti nur en tiuj lokoj.
Busoj kaj trolebusoj kuras tra la tuta urbo, kaj la baza veturkosto
estas unu juano, sed por la klimatizitaj autobusoj oni devas pagi
2-11 juanojn.
En Pekino estas du linioj de subteraj fervojoj. La rondira trapasas
la Pekinan Stacion, Jianguomen, Dongzhimen, Xizhimen kaj Fuxingmen.
La subteraj vagonaroj atingas la stacion post chiu 4-a minuto kaj
chiuj 18 stacioj estas trafikaj nodoj en Pekino. La alia linio etendighas
de Pingguoyuan ghis Sihuidong kaj survoje ghi trapasas ankau Fuxingmen
kaj Jianguomen, kie oni povas shanghi trajnon por la rondira vojo.
La dua subtera fervojo trapasas la Militan Muzeon, la komercan kvartalon
de Gongzhufen kaj la Amuzejon de Shijingshan. Meze de la dua subtera
fervojo estas Chang'an-strato, Xidan, Tian'anmen kaj la Internacia
Komerca Centro. Survoje che chiuj stacioj de la subteraj fervojoj
estas lumkesto kun la signo de subtrajno. La biletejo trovighas
subtere che la enirejo kaj la kosto estas 3 juanoj por chiu pasaghero.
La subteraj fervojoj funkcias chiutage en 5:00-22:30.
Se vi vizitas la malnovajn kvartalojn de la urbo per triciklo, vi
povas ricevi pli profundan impreson pri ili. La tricikloj atendas
turistojn che la hoteloj kaj komercaj kvartaloj. (Kliku
chi tie)
Aera
vojagho
Aerodromo
Fervojoj
Metroo
|