Metroo
En la venontaj jaroj Pekino dedichos grandan atenton al disvolvo
de metroo. La plano
montras, ke en la estonteco la metrooj trovighos en chiuj direktoj
de la urbo kaj en 2008 Pekino havos gigantan reton de metrooj.
La okcidenta linio konstruita antau nelonge havas entute 9 haltejojn,
t.e. Xizhimen, Dazhongsi, Zhichunlu, Wudaokou, Shangdi, Xi'erqi,
Longze, Huilongguan kaj Huoying.
La konstruado de la 5-a linio komencighos fine de 2003. Lau la plano
ghi estos transdonita al trafiko fine de 2006. La 4-a linio kaj
olimpika brancho ekkonstruighos en la venonta jaro kaj transdonighos
al trafiko en 2007. Kaj krom tio la nova linio inter la aerodromo,
Yizhuang, Shunyi kaj Changping estas en strecha projektado. Lau
la plano antau 2008 la longeco de la metrooj kaj subteraj fervojoj
kreskos de 54 kilometroj ghis 300 kilometroj.
Aera
vojagho
Aerodromo
Fervojoj
Publika
trafiko
|