Gheneralaj informoj por vojagho

Telekomunikado

Poshtoficejoj

     En chiuj gravaj kvartaloj, che la fervojaj stacioj, aerodromoj kaj turismaj lokoj funkcias poshtoficejoj kun verdaj fenestroj kaj pordoj. Ili funkcias tutsemajne kaj la telegrafoj, telefonoj kaj telefaksoj funkcias chiutage en 24 horoj.

     Por sendi leteron ien en la urbo oni devas afranki la leteron per poshtmarko de 60 fenoj kaj al aliaj lokoj de la lando per tiu de 80 fenoj. Por sendi leteron alilanden oni devas afranki la leteron per poshtmarko almenau de 5.4 juanoj kaj al Hongkong kaj Taiwan per tiu de 2.5 juanoj.

     Che chiuj hoteloj estas poshtkesto kaj funkcias ankau poshtservo.

Turismaj chekoj kaj kreditaj kartoj
Internacia poshto
Telefonado al Hongkong, Makao, Taiwan kaj eksterlando
Longdistanca telefonado
Telefonado per IP-karto
Strataj telefonbudoj
Ekspresa ekspedado