Strataj
telefonbudoj
Estas du specoj de telefonaj budoj sur pekinaj stratoj: tiuj funkciigataj
per IC-karto kaj tiuj per moneroj. Che la aerodromo estas ankau
multmedia telefono. La telefonaj budoj
funkciigataj per IC-karto estas troveblaj peskau chie sur stratoj
de Pekino. Samkiel IP-kartoj ankau IC estas acheteblaj en Telekomunika
Servocentro kaj ghiaj podetalaj stacioj. Pagu por la telefonado
en Pekino tiamaniere: Per la fiksitaj telefonoj kaj poshtelefonoj
por la unua minuto 0.5 juanon kaj por chiu sekvanta minuto 0.2 juanojn.
Por la enlanda longdistanca telefonado: 0.7 juanon por chiu minuto.
En 0:00-7:00 oni ghuas rabaton, t.e. al aliaj lokoj de Chinio 0.4
juanon por chiu minuto kaj, al aliaj landoj 8.2 juanojn por chiu
minuto, al Hongkong, Makao kaj Taiwan 2.2 juanojn por chiu minuto.
Krom tio en la fervojaj stacioj, komercaj kvartaloj kaj loghkvartaloj
estas ankau telefonoj prizorgataj de specialaj homoj. Se oni uzas
tiajn telefonojn, do li pagu tiamaniere: Por la unuaj tri minutoj
0.4 juanon kaj por chiu sekvanta minuto 0.2 juanon. Al aliaj lokoj
de Chinio, aliaj landoj, Hongkong, Makao kaj Taiwan por chiu minuto
respektive 0.8 juanon, 8.2 juanojn kaj 2.2 juanojn.
Turismaj
chekoj kaj kreditaj kartoj
Poshtoficejoj
Internacia
poshto
Telefonado
al Hongkong, Makao, Taiwan kaj eksterlando
Longdistanca
telefonado
Telefonado
per IP-karto
Ekspresa
ekspedado
|