Gheneralaj informoj por vojagho

Telekomunikado

Telefonado al Hongkong, Makao, Taiwan kaj eksterlando

     Preskau en la chambroj de chiuj hoteloj funkcias telefono rekte al Hongkong, Makao kaj Taiwan kaj eksterlando. En la tristelaj kaj malpli luksaj hoteloj oni devas pagi monon je 10% pli multe por la servado kaj en la kvarstelaj kaj kvinstelaj hoteloj je 15% pli multe por la servado. Oni devas pagi la monon che la forlaso de la hotelo.

    Por la internacia telefonado en Pekino la ghenerala prezo estas 0.80 juano por 6 sekundoj kaj oni ghuas 40% da rabato matene en 0:00-7:00 al Japanio, Usono, Singapuro, Australio, Nov-Zelando, Francio, Britio, Italio, Tajlando, Malajzio, Germanio, Kanado, Filipinoj, Indonezio kaj la Korea Respubliko.

     Sed por telefoni al Hongkong, Makao kaj Taiwan oni devas pagi nur 0.20 juanojn por 6 sekundoj.

Turismaj chekoj kaj kreditaj kartoj
Poshtoficejoj
Internacia poshto
Longdistanca telefonado
Telefonado per IP-karto
Strataj telefonbudoj
Ekspresa ekspedado