|  
                   
              En la centro de Pekino estas Tian'anmen-placo. Ghi areas 44 hektarojn 
              kaj estas la plej granda placo en la mondo. Tie okazis la mitingo 
              por la fondigho de la nova Chinio en la 1-a de oktobro 1949. Norde 
              de la placo estas Tian'anmen-turo alta 33.7 metrojn. Sude de la 
              placo estas la Monumento de Popolaj Herooj kaj la Memorhalo de Prezidanto 
              Mao Zedong. Okcidente de ghi estas la Popola Halo kaj oriente - 
              la China Historia Muzeo kaj la China Revolucia Muzeo.  
                Chiutage 
              sur la placo okazas rito por hiso kaj malhiso de la nacia flago. 
               
            
              
             |