|  
                  Norde 
              de Tian'anmen-placo estas la Imperiestra Palaco, konstruita de 1406 
              ghis 1420. La palaco areas 72 hektarojn kaj havas chirkau dek mil 
              chambrojn. Ghi estas la plej granda kaj plej bone konservata palaco 
              en la mondo. 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing vivis 
              en la palaco. Krom la imponaj haloj Taihe, Zhonghe kaj Baohe kaj 
              multaj flankaj palacoj, en la palaco estas muzeoj de historiaj restajhoj, 
              trezoroj, pentrajhoj, artmetiajhoj de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911), 
              bronzajhoj kaj horloghoj. 
            
              
             |