La templo sidas en la nordo de Pekino kaj nun tie estas Muzeo de
Antikvaj Sonoriloj de Chinio. Oni nomas ghin Templo de Granda Sonorilo
pro ghia giganta bronza sonorilo farita antau pli ol 500 jaroj.
La surfacoj en kaj ekster la sonorilo estas plenaj de budhismaj
sutroj el 227 mil ideogramoj. Oni nomas ghin regha sonorilo de Chinio.
Tie eksponighas pli ol 100 bronzaj kaj feraj sonoriloj en diversaj
grandecoj faritaj en diversaj dinastioj.