Litkurteno delikate brodita je cent
amindaj infanoj en aludo, ke imperiestro havos multajn gefilojn.
|
Changyin-pavilono, la plej granda
el la 7 scenejoj en la palaco.
|
Gvatturoj staras sur la kvar anguloj
de la chirkaumuro de la palaco.
|
Interne de Qin'an-halo estis kultata
taoisma akva dio. Che la komenco de chiuj sezonoj imperiestroj
venis al la halo por peti la dion protekti la palacon kontrau
incendio.
|
Geedzaj Arboj estas cipresoj apogantaj
unu sur la alia en la formo de inversita V. Oni diras, ke
ili estis transformitaj el geedzoj en arda amo.
|
Fosilia trunko kun surskribo de imperiestro
Qianlong.
|
Vojo pavimita per koloraj rulshtonoj
kun bildoj pri popolrakontoj, teatrajhoj, floroj k.a.
|
Qin'an-halo estas la chefa konstruajho
en la ghardeno. En la halo imperiestroj kaj iliaj edzinoj
kultis taoisman dion.
|
Wanchun-pavilono en la orienta parto
de la ghardeno havas kvadratan bazon kaj ombrelforman tegmenton
kun duoblaj aleroj.
|
Rokajho Duixiu havas sur sia supro
kioskon, kie imperiestroj kaj iliaj edzinoj ghuis chirkaurigardon
al la tuta ghardeno.
|