La Imperiestra Palaco


Yuhua-pavilono konstruita en 1749 estis lamaisma kultejo kaj unika tibetstila konstruajho en la palaco.

Qianqing-palaco estis kabineto kaj loghejo de imperiestroj. En festoj imperiestroj regalis korteganojn per bankedo en la halo. Kiam forpasis imperiestro, oni portempe konservis tie lian cherkon.

Trono el valorega nanmu -ligno ornamita per 9 oraj drakoj chirkauvolvantaj la apogilon. Sub la trono estas ore lakita soklo. Malantau la trono estas sepklapa ekrano kun oraj drakoj.

Interne de Qianqing-halo

Orienta chambro en Chuxiu-palaco estis konstruita en Ming-dinastio. Tie iam loghis Cixi.

Chuxiu-palaco estis loghejo de edzinoj de imperiestroj.

Jiaotai-halo estis loko por naskightaga ceremonio por imperiestraj edzinoj. En 1747 imperiestro Qianlong konservis 25 imperiestrajn sigelilojn en la halo. Oriente en la halo kushas kupra klepsidro kaj okcidente staras plankhorlogho.

Lito por imperiestro kaj lia novedzino surhavas litkovrilojn en helflava koloro uzata ekskluzive de imperiestro. Antau la lito estas kurteno delikate brodita je cent infanoj.

Kunning-palaco, kie estis nupta chambro por imperiestro. En Ming-dinastio ghi estis loghejo de edzino de imperiestro. En Qing-dinastio ghia okcidenta parto estis rekonstruita en kultejon kaj la orienta parto restis nupta chambro por imperiestro kaj lia novedzino.

1. 2. 3