Principoj
1. Universala Kongreso de Esperanto (UK,
la Kongreso), chiujare organizata de Universala Esperanto-Asocio
(UEA), estas internacia manifestacio de la parolantoj
de Esperanto. Ghi celas fortigi ilian solidarecon,
progresigi la movadon kaj studi ghiajn problemojn.
La oficiala lingvo de UK estas Esperanto. UK traktas
temojn ligitajn al la praktiko kaj teorio de Esperanto,
kaj temojn de ghenerala intereso.
2. La Komitato de UEA starigas la Kongresan
Regularon, kiu servas kiel kontrakto au estas la bazo
kaj konsista parto de eventuala aparte subskribita
kontrakto inter UEA kaj la invitanta instanco en la
kongresa lando. En esceptaj kazoj, UEA mem povas organizi
UK rekte el la Centra Oficejo (CO), sed ankau tiam
ghi konformas kiel eble plej multe al chi tiu Regularo.
3. Ghenerale la Kongreson invitas Landa
Asocio (LA) au loka Esperanto-organizajho kun la apogo
de la koncerna LA. La inviton oficiale subtenu stata
au urba instanco au alia grava organizajho; la inviton
akompanu utilaj informoj pri kongresaj ejoj, loghlokoj,
kostoj kaj subvencioj. Al la oficiala invito estu
aldonita ekzemplero de chi tiu Regularo, subskribita
de la invitanta instanco, por atesti, ke ghi respektos
ghiajn regulojn, se la invito estos akcpetita.
4. La Estraro de UEA regule informas la
Komitaton pri la planoj por la estontaj UK kaj konsultas
ghin pri la movadpolitika dezirindeco okazigi UK en
difinita mondparto au lando.
a) Surbaze de invito, kiel preskribite
en la art. 3, interkonsente kun la Estraro de UEA
kaj kun la koncerna LA, la Ghenerala Direktoro de
UEA au alia reprezentanto de la CO esploras surloke
en la invitanta lando la proponitajn kondichojn kaj
raportas pri tio al la Estraro, kiu decidas pri la
loko, tempo kaj temo de UK, kaj difinas la bazajn
trajtojn de la kongresa programo.
b) Principe la Estraro decidas minimume
tri jarojn antaue pri la okazigo de UK en difinita
lando. En kazo de gravaj sociaj/politikaj perturboj
au naturaj katastrofoj, kiuj endangherigus la sekurecon
de la kongresanoj, la Estraro rajtas nuligi faritan
decidon pri la okazigo de UK kaj fari la necesajn
pashojn por organizi la koncernan UK en aliaj tempo,
loko au lando.
c) La Estraro aktive sekvas la preparlaborojn
de UK kaj nomas la gvidantojn de la kongresaj kunsidoj
organizataj de UEA.
Organizado
5. En la kazo de invito lau art. 3, UEA
kaj la invitanta instanco povas subskribi apartan
kontrakton, kun la konsidero de la lokaj cirkonstancoj
pri la organizado de UK. Per apartaj kontraktoj inter
UEA kaj lokaj instancoj oni reguligas ankau diversajn
aliajn aspektojn de la kongresa organizado: kongresejo,
loghado, ekkskursoj, ktp. Tiujn kontraktojn ellaboras
kaj nome de UEA subskribas la Ghenerala Direktoro
au alia rajtigita reprezentanto de UEA.
6. La invitanta instanco proponas el la
loka/landa esperantistaro Lokan Kongresan Komitaton
(LKK), kiel gvidan kernon de la loka organizantaro,
por konfirmo fare de la Estraro de UEA. Normale LKK
konsistu el prezidanto, vicprezidanto(j), sekretario,
kasisto kaj pluraj komisiitoj kun specifaj cheftaskoj.
La Estraro nomas revizoron por kunlabori kun LKK.
Konstanto Kongresa Sekretario (KKS) au alia reprezentanto
de la CO nomita de la Estraro estas automate membro
de LKK, kiu konsentas atenti ties konsilojn.
7. LKK devas zorgi, ke la preparlaboroj
de UK disvolvighu en la kadro de la Statuto de UEA,
de chiu tiu Regularo, de la gvidaj principoj de UEA
kaj de la bugheto.
8. Kongresanoj devas fari nenion, kio
kontrauas la Kongresan Regularon, au malutilas al
UK, kaj devas submetighi al la leghoj de la lando,
kie okazas UK. La Estraro de UEA havas la rajton rifuzi
la alighon de persono pri kiu ekzistas motivita suspekto,
ke tiu malutilus al la reputacio de UK, au, post konsiligho
kun LKK, chesigi partoprenon de kongresano, kiu ne
observas chi tiun preskribon.
9. UK disponigas salonon (proporcian al
la grandeco de la koncerna organizajho) senpage por
unu kunveno al faka asocio alighinta al UEA kaj kontrau
pago por unu kunveno al faka asocio kunlaboranta kun
UEA, kondiche ke la salono estu mendita antau la 1-a
de marto de la kongresa jaro. Por pliaj kunvenoj kaj
por kunvenoj anoncitaj post la 1-a de marto, oni postulas
kompensas pagon por la salono se ankorau havebla.
Salonoj povas, lau la eblecoj, esti disponigitaj kontrau
pli alta pago al aliaj internaciaj movadaj instancoj.
Por luo de standoj en la kongresejo UK aplikas apartan
tarifon. Al individuoj oni ne disponigas salonojn.
10. Chiu vendado de varoj au servoj (au
disdonado de dokumentoj) en UK bezonas antauan aprobon
de la Estraro. Skriba peto pri tia agado estu liverita
al la CO prefere antau la 30-a de aprilo de la kongresa
jaro.
11. La adresojn de la kongresanoj nek
LKK nek ghiaj membroj, nek iu alia persono, rajtas
publikigi au transdoni al kiu ajn persono au organizajho
sen la permeso de la Direktoro de la Centra Oficejo.
12. KKS au alia reprezentanto de la Estraro
rajtas haltigi chiun agadon koncerne UK, kiu ne konformas
al chi tiu Regularo. En kazo de malkonsento, la koncerna
instanco/persono rajtas apelacii al la Estraro, kiu
havas la finan vorton.
Administrado
13. Principe la chefa administrado kaj
librotenado de UK estas prizorgata en la CO. Tien
oni sendas la alighilojn kaj mendilojn, kaj principe
ankau chiujn pagojn. Por la kongresaj spezoj estas
aparta librotenado.
14. LKK havas la taskon regule informi
la CO pri siaj laboro kaj decidoj. LKK sendas al la
CO la protokolojn de chiuj siaj kunsidoj.
15. Senpagaj alighoj:
a) Senpagan automatan alighon al UK ricevas:
la membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, Honoraj
Membroj de UEA, membroj de la Estraro de UEA, Ghenerala
Direktoro de UEA, Direktoro de la CO, Redaktoro de
la revuo Esperanto, Konstanta Kongresa Sekretario,
aliaj oficistoj de UEA bezonataj por labori en UK,
kaj la membroj de LKK.
b) Senpagan honoran alighon ricevas chiuj
membroj de la Honora Komitato de UK kaj eventuale
ankau kelkaj aliaj kongreslandaj eminentuloj, proponitaj
de LKK kaj aprobitaj de la Estraro de UEA.
c) Krome, raktas alighi senpage:
1) Jhurnalistoj senditaj al UK por raporti
pri ghi ; pri tia akredito de jhurnalistoj decidas
la direktoro de la CO;
2) Junuloj ghis inkluzive 19-jaraj en
la 1-a de januaro antau UK;
3) Infanoj ghis inluzive 13-jaraj en la
1-a de januaro antau UK, kiujn akompanas almenau unu
el la gepatroj;
4) Akompananto de handikapulo (lau art.
19 c. 4).
16. La kongresaj eldonajhoj estas publikigataj
je la kostoj de la kongresa bugheto. En ili povas
esti presitaj artikoloj, informoj kaj reklamoj utilaj
por la kongresanoj, sed neniaj aferoj, kiuj povus
kompromiti la neutralecon au la reputacion de UEA.
Redaktado de la kongresaj eldonajhoj okazas en la
CO. En la Kongresa Libro au en aparta suplemento al
ghi devas esti presitaj la oficiala programo kaj eventuale
aliaj oficialaj komunikoj de UEA.
17. La invitanta LA kaj LKK interkonsentas
kun UEA kiel plej bone ekspluati la informan valoron
de la Kongreso pere de la amaskomunikiloj k.s. La
koncerna LA kaj UK povas pri tio subskribi apartan
kontrakton kaj ellabori komunan bugheton.
Financoj
18. UK finance funkcias surbaze de aparta
bugheto. La unuan skizon de la bugheto ellaboras KKS
kaj prezentas ghin al la Direktoro de la CO kaj la
Ghenerala Direktoro, kiu post konsulto de LKK, prezentas
ghin al la Estraro por aprobo. Tiu bugheto kaj la
sekvaj artikoloj (19-23) formas la bazan financan
strukturon de UK, kaj ili devas esti atentataj che
la ellaboro de chiuj kontraktoj (art. 5) kaj alpreno
de chiuj aliaj decidoj kun financaj sekvoj. Principe
LKK ne prenas financajn decidojn ekster la kadro de
la akceptita bugheto. Chiu kontrakto kun financaj
sindevigoj de UK bezonas subskribon de reprezentanto
de la CO.
19. Kalkulo de kotizoj lau alighkategorioj
kaj periodoj:
a) La kotizo normale estas fiksita en
nederlandaj guldenoj. La CO fiksas la rilatajn kotizojn
en la kongreslanda valuto lau kurzo interkonsentita
kun LKK.
b) La bazan kongreskotizon (tiun de individua
membro de UEA en la unua alighperiodo) fiksas la Estraro
de UEA.
c) Rabaton egalan al 50% de la baza kotizo
ricevas:
1) Chiu komitatano kaj observanto en la
Komitato de UEA;
2) Kunulo/kunloghanto samadresa;
3) Junulo ghis inkluzive 29-jara en la
1-a de januaro antau UK:
4) Handikapulo, jure rekonita, bezonanta
akompananton kaj povanta tion pruvi per kuracista
atesto:
ch) Alighinto, kiu ne estas individua
membro de UEA devas krompagi 25% de la baza kotizo.
Chi tiu krompago koncernas ankau la individuajn membrojn
en la kategorio Membro kun Gvidlibro (MG).
d) Rabaton egalan al 25% de la baza kotizo
ricevas kongresanoj el landoj kun pagaj kaj transpagaj
malfacilajhoj lau listo proponita de la CO kaj aprobita
de la Estraro.
e) La Estraro fiksas la alighperiodojn.
Normale la unua alighperiodo dauras ghis la 31-a de
decembro antau UK.
f) En chiu nova alighperiodo al chiu kotizo
aldonighas 25% de la samkategoria kotizo en la unua
alighperiodo.
g) En apartaj kazoj la Estraro rajtas
fiksi specialajn kotizojn por kongreslandaj partoprenantoj
de la UK.
gh) Post aprobo de la Estraro de UEA,
eblas tute au parte redoni la pagitan kotizon al tiuj
kongresanoj, kiuj efike kunlaboris en la aranghoj
de la Kongreso. Proponon pri tio al la Estraro liveras
KKS post konsulto de LKK.
h) Principe la kongreskotizo ne estas
repagebla, senkonsidere chu la alighinto ne povas
partopreni la Kongreson pro propra volo au pro iu
ajn ekstera kauzo. La estraro de UEA rajtas ekzameni
esceptajn kazojn kaj decidi lau sia bontrovo.
20. Por faciligi la partoprenon de handikapuloj,
homoj kun ekonomiaj malfacilajhoj kaj infanoj, samkiel
por subteni difinitajn fondajhojn de UEA, la Estraro
decidas pri apartaj donacaj kasoj. Tiujn kasojn administras
la CO.
21. 65% de la kongreskotizo iras al la
kongresa kaso kaj 35% al la ghenerala kaso de UEA,
el kio oni financas la salajrokostojn de la kongresa
administrado en la CO.
22. En okazo de profito rezulte de UK
20% iras al la Kongresa Rezerva Fondajho (KRF) de
UEA. La resto estas uzata principe por informaj celoj,
tiel ke el tiu resto 60% iras al la Propaganda Konto
de UEA, 30% al la LA kaj 10% al la invitanta instanco
por la loka esperantistaro. La invitanta LA kaj LKK
povas interkonsenti pri alia disdivido de sia profitoparto
kaj skribe komuniki tion al la CO.
23. En okazo de malprofito rezulte de
UK, UEA estas plene respondeca pri la likvido de chiuj
shuldoj. KRF kovras 50% de la malprofito, sed oni
ne povas por tiu celo utiligi pli ol 75% de la disponeblaj
rimedoj de KRF. La reston de la malprofito UEA kovras
el siaj aliaj rimedoj. La kontraktoj lau art. 5 povas
difini aldonajn eblecojn likvidi malprofiton.
24. Chiuj dokumentoj rilataj al UK, inkluzive
de la librotenado de la kasisto de LKK, estas proprajho
de UEA kaj estos senditaj al CO antau la 1-a de februaro
de la postkongresa jaro. La spezokonton de UK pretigas
la CO kaj prezentas ghin al la Estraro por aprobo.
25. Por chiu demando ne traktita en tiu
chi Regularo au en iu al ghi rilata kontrakto, validas
la Statuto au tiurilata regularo de UEA. En kazo de
dubo au malkonsento, au de eksterordinaraj cirkonstancoj
ne antauviditaj en tiu chi Regularo, decidas la Estraro
de UEA.
Noto: Chi tiu Regularo estis akceptita
dum la 80-a UK en Tampereo, 1995.

|