 Tuj
post fermigho de la 5-a China Kongreso de Esperanto
la Tianjin-a E-Asocio komencis aktivan preparon por
la 89-a UK en Pekino.
Antau kelkaj tagoj Zou Guoxiang, vicprezidanto
de la China E-Ligo (ChEL), Yu Tao, ghia ghenerala
sekretario, kaj Jiang Limin, prezidanto de la China
Junulara E-Asocio, kune vizitis la Tianjin-an E-Asocion
kaj intershanghis opiniojn kun ghiaj estraranoj Han
Zuwu, Gao Chengyuan, Song Jingquan kaj Hao Weining
pri koncernaj aferoj de la 89-a UK.
S-roj Zou kaj Yu informis al ili la preparadon
de la 89-a UK kaj montris deziron, ke la Tianjin-aj
samideanoj bone helpu preparadon por la kongreso kaj
servigu pli da volontuloj.
Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a
E-Asocio, diris, ke kontribui al la pekina UK estas
nerifuzebla tasko de Tianjin-aj e-istoj. La E-movado
en Tianjin havas longan historion kaj en la pasintaj
jaroj la Tianjin-a E-Asocio faris stabilan laboron
por Esperanto kaj akiris certan sukceson.
Song Jingquan, ghenerala sekretario de
la asocio, konigis al la tri samideanoj el ChEL sian
laboron por la venontjara UK. Li diris, ke la asocio
faris prelegon pri Esperanto en kelkaj altaj lernejoj,
funkciigas senpagan E-kurson, al kiu anoncis sin 60
homoj kaj establis eksperimentan lernejon en la 6-a
Mezlernejo, kiu konstante varbas lernantojn. Krom
tio la asocio faris multe da laboroj por kontakti
siajn amikajn urbojn Kobe kaj Yokkaichi de Japanio,
Inchon de Koreio, Melburno de Australio kaj Lodz de
Pollando por propagandi la 89-an UK. Nun ghi klopodas
varbi volontulojn por la kongreso.
En la sama tago pluraj esperantistoj
plenigis alighilon al la UK.

|