Lagoj
Chinio
abundas je lagoj, el kiuj estas 130 chiu kun areo
de pli ol 100 kvadrataj kilometroj. Nemalmultaj
lagoj dislokighas en la regiono de la meza kaj malsupra
basenoj de Yangzi-rivero kaj sur la Qinghai-Tibeta
Altebenajho. La lagoj en orienta kaj suda Chinio
estas sensalaj kaj tiuj en nordokcidenta Chinio
estas lagoj landinternaj kaj salaj.
La lagoj en la regiono
de la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero
ludas grandan rolon en reguligo de superakvo kaj
liveras akvon por irigacii kampojn. Ili estas ankau
gravaj produktejoj de fishoj en Chinio. La famaj
lagoj Poyang, Dongting, Taihu, Hongze kaj Chaohu
estas la plej grandaj sensalaj lagoj de Chinio.
Poyang,
sude de Yangzi-rivero en norda Jiangxi-provinco,
estas la plej granda sensala lago de Chinio, kun
areo de 4 mil kvadrataj kilometroj. Ghi interligighas
kun Yangzi. Tie regas vigla surakva trafiko. Ghi
produktas salmojn, anchovojn kaj aliajn. La chelagaj
kampoj estas grasaj. La loko, kun varma klimato
kaj abunda pluvo, estas richa je rizo, sojfaboj
kaj juto.
Dongting,
en norda Hunan-provinco, estas la dua granda sensala
lago de Chinio, kiu kovras 3 mil kvadratajn kilometrojn.
Ghi enprenas en sin akvon el la riveroj Xiangjiang,
Zishui, Yuanjiang, Lishui kaj la superakvon de Yangzi.
En la pasintaj 40 jaroj oni konstruis inunddefluigajn
konstruajhojn kaj elektrajn pumpstaciojn, plifortigis
digojn, ekspluatis superakvokonservajn regionojn,
tiel ke en sinsekvaj jaroj la loko akiris richajn
rikoltojn.
Hongze, 2500-kvadratkilometra,
kushas en okcidenta Jiangsu-provinco. Huaihe-rivero
enfluas en ghin de sude. La inundo de la Flava Rivero,
portanta grandan kvanton da sablo, entrudis sin
en la lagon, ke la lago farighis pendanta lago pro
sedimentigho de la sablo, kies akvosurfaco estas
pli alta ol la chirkaua tero. La reguligo de la
lago estas rigardata kiel chefa tasko por jungi
Huaihe-riveron. Nun la elirjo por inundo estas larghigita
kaj la vasta ebenaho de norda Jiangsu-provinco estas
irigaciata per la akvo de la lago.
Taihu,
kun areo de 2200 kvadraraj kilometroj, sin trovas
en suda Jiangsu-provinco. Tie regas varmeta kaj
humida klimato, dense retas riveroj kaj lagoj. La
loko estas fama je rizo kaj fishoj. Krom tio la
loko estas charma pitoreskejo de Chinio.
Chaohu, meze
de Anhui-provinco, ludas grandan rolon en akvokonservado,
irigacio kaj navigacio.
Sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho
estas altebenajha lagaro, la plej granda en la mondo.
Plejparto de ili estas landinternaj sallagoj.
Qinghai,
kun areo de 4400 kvadrataj kilometroj, estas la
plej granda salakva kaj landinterna lago de Chinio,
kiu formighis pro malhorsto. En ghi abundas senskvamaj
huzoj kaj chirkau ghi sin sternas bonaj pashtejoj.
Meze de la lago kushas mondfama birda insulo.
Namco,
norde de Lhasa de Tibeto, kun altitudo de 4627 metroj
kaj areo de 2400 kvadrataj kilometroj, estas la
plej alta lago de Chinio. Tie vivas multaj sovaghaj
birdoj kaj bestoj, kiaj gauroj kaj chamoj.
La lagoj sur la Yunnan-Guizhou-a
Altebenajho plejparte formighis pro malhorsto kaj
karsto.
Dianchi,
330-kvadratkilometra en la suda antauurbo de Kunming
estas la plej granda lago sur la altebenajho. La
lago estas chirkauita de montoj kaj en ghin enfluas
ch. 20 riveroj. La ebenajhoj chirkau la lago estas
grava agrikultura produktejo.
Krome, en Chinio famas ankau aliaj lagoj. Jingpo
en la supra baseno de Mudan-rivero, Heilongjiang-provinco,
kiu kovras pli ol 90 kvadratajn kilometrojn, kun
altitudo de 430 metroj, estas la plej granda bariera
lago de la lando kaj formighis pro vulkana erupcio
kaj lafa obstaklo. Tianchi sur la chefpinto Baitou
de Changbai-montaro en sudorienta Jilin-provinco
havas altitudon de 2190 metroj kaj profundas ch.
370 metrojn. Ghi estas la plej profunda lago en
Chinio. Luobu en la orienta parto de Tarim-baseno
de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono de Chinio
kovras 2 mil kvadratajn kilometrojn kaj enprenas
la akvon el Tarim-rivero, la plej longa landinterna
rivero de Chinio. La fluejoj de la riveroj Tarim
kaj Kongqi, kiuj fluas sur dezerto, ofte shanghighas
kaj movighas suden au norden, tiel ke la lago estas
fama vaganta lago de Chinio.
.