Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Pli da aidosuloj estu senpage kuracataj

de ZUO YAN

La altpatogenaj regionoj de aidoso de Ĉinio troviĝas ĉefe en la malriĉaj kaj subevoluintaj regionoj de la kamparo kaj la infekto kaŭziĝis ĉefe de sangotransfuzo. La ĉina registaro ne havis sufiĉan financan kapablon por senpage kuraci ĉiujn malriĉajn malsanulojn, kaj malmultaj el ili povis akiri ĝustatempan kaj efikan kuracon. Sed espereble tiu situacio pliboniĝos.

En la 6-a de aprilo la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis tutlandan kunvenon pri prevento kaj kuraco de aidoso. En la kunveno la ĉina registaro faris finalan ekzamenon kaj ampleksan dispozicion al la baldaŭ publikigotaj gravaj politikoj. Inter ili ja estas la plano pri pligrandigo de sfero de senpage kuracotaj aidosuloj.

S-ino Wu Yi, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj ministro de la Ministerio de Sano, diris en la kunveno, ke la epidemio en Ĉinio jam atingis la krizan punkton de disvastiĝo de alt-patogenaj homgrupoj al la ordinaraj homgrupoj, kaj preventado kaj kuraco troviĝas en ŝlosila tempo. Se oni firme kaptos tiun tempon, alprenos efikajn rimedojn kaj solide plifortigos la laboron de preventado kaj kuraco, do infektiĝo kaj disvastiĝo de aidoso estos haltigeblaj. Se male, la rezulto estos serioza. Wu Yi diris, ke oni devas laŭeble trovi infektitojn kaj suferantojn de aidoso, senkaŝe, senprokraste kaj laŭregule raporti kaj anonci la situacion de la malsano; ke kaŝo, neglekto kaj malfruigo de raporto pri la situacio de la malsano estos severe punataj.

Oficisto de la Monda San-Organizo en Ĉinio diris, ke li rimarkis la promeson kaj firman volon de la ĉina registaro pri preventado kaj kuraco de aidoso.

La administra regulo publikigita en la 13-a de aprilo detale difinis la sferon de senpaga kaj partopaga kuraco de kazoj de aidoso. Laŭ la regulo la ĉina registaro donos senpagan kuracon aŭ helpon al la jenaj kvar homgrupoj: doni senpagan kontraŭvirusan kuracon al la suferantaj kamparanoj kaj la malriĉaj suferantoj en la urboj; doni senpagan kaj inkognitan sangoanalizon en lokoj, kie serioze minacas aidoso; doni senpagan edukadon al laorfoj de aidosaj gepatroj; doni senpagan konsultiĝon, diagnozon kaj kontraŭvirusan kuracon al la gravedulinoj en 31 regionoj (plejparto de tiuj regionoj estas altpatogena). Krome la registaro donas helpon al nemalriĉaj suferantoj ekster la determinita sfero en ilia vivtenado.

Higienaj institucioj ne rajtas rifuzi aidosulojn
Nova kontraŭaidosa medikamento de Ĉinio
Kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en preventado kaj kuraco de aidoso