Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Trajno veturos sur la Monda Tegmento

de LI BOSHENG

La 15-an de oktobro de 2005, trako de la lasta sekcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo metiĝis apud Lhasa-rivero, kaj Tibeto, konsistiganta okonon de ĉina teritorio, finis sian historion sen- fervojan.

En 641 p.K. princino Wencheng de Tang-dinastio forlasis la vivoplenan ĉefurbon Chang’an, okcidenten vojaĝis ĉ. 3,000 kilometrojn en tri jaroj, kaj finfine atingis Tibeton sur la altebenaĵo neĝkovrita. Ŝi edziniĝis al Sunzankampo, la estro de Tubo-regno, kaj tiel komenciĝis la amikeco de Tang-dinastio kaj Tubo-regno. En la pasintaj pli ol dek jarcentoj, la antikva vojo irita de princino Wencheng funkciis kiel la ĉefa vojo por iri en kaj el Tibeto.

En 1953, dek miloj da soldatoj de la tibeta transporta taĉmento kaj civilaj laboruloj kune konstruis la Qinghai-Tibetan Ŝoseon. La konstruado estis peniga kaj iuj el ili eĉ oferis por ĝi sian vivon. Tamen la ekzistantaj vojoj tute ne kapablis plenumi la transportadan bezonon de la disvolviĝanta ekonomio de Tibeto. Laŭ enketo, 100 juanoj en Lhasa egalvaloris nur 54 juanojn en aliaj lokoj en Ĉinio, pro la malalta produktivo kaj la alta transporta kosto en Tibeto.

En 1955, la unua esplora grupo de la Fervoja Ministerio de Ĉinio venis al Tibeto kaj komencis la esploradon pri konstruo de fervojo en la loko. Tamen pro natura kaj socia kaŭzoj, la konstrua laboro de la Qinghai-Tibeta Fervojo haltis post la fino de la mezurado pri la vojlinio.

En 1994, en la Tria Sesio de la Konferenco pri Tibeto oni denove proponis konstruadon de la Qinghai-Tibeta Fervojo. En la sekvantaj jaroj, la Fervoja Ministerio sendis 10 grupojn al la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo por esplorado kaj mezurado pri tiu fervoja linio kaj fine komenciĝis la konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo la 29-an de junio de 2001.

Nun la fervojo jam atingis Lhasa kaj la unua trajno ekveturos en la 1-a de julio de 2006. Ĉu la unua trajno venonta en Tibeton povos elteni la froston, ŝtormon, sabloventon kaj fulmotondron en la plej alta regiono? Ĉu ĝi povos protekti la pasaĝeron de manko de oksigeno kaj forta radiado? Ĝis nun en la mondo neniu trajno veturis en la samaj cirkonstancoj. Kiel aspektos la trajno?

Trajno ekipita kiel aviadilo

La Ĉina Suda Industria Kompanio de Lokomotivoj kaj Vagonoj speciale produktas dizelan lokomotivon “Dio altebenaĵa” kun 12 novaj teknikoj aplikitaj laŭ bezono de la geografiaj cirkonstancoj por ke ĝi bone funkciu per siaj bonaj lokomotivo kaj bremsa sistemo en frosto, kaj ekipaĵoj por oksigeno kaj kontraŭ ultraviolaj radioj. La glacoj de stirejo estas tegitaj per materialo kontraŭ transviolaj radioj kaj oksigen-produktaj maŝinoj estas instalitaj supre kaj malantaŭe de la stirejo. Tiaj maŝinoj produktas oksigenon pli bone kaj oportune ol la oksigenmaskoj en la vagonoj.

Kanada kompanio Bombardier estas kunlaboranto pri la tekniko de la trajno. S-ro Zhang Jianwei, ĝia ĉefoficisto en Ĉinio, diris: “En ĉiuj vagonoj estas du oksigenliveraj sistemoj. Unu sistemo kombinas aeron kun oksigeno en klimatizila sistemo kaj altigas la oksigenon ĝis 23% en ĉiuj vagonoj; alia sistemo liveras oksigenon al la pasaĝeroj per sendependaj suĉiloj, samkiel en aviadiloj.

Ordinara trajno kaj turisma trajno

Veturos du specoj de trajnoj sur la Qinghai-Tibeta Fervojo: la ordinara kaj la turisma. La ordinara trajno por transporti pasaĝerojn estas same ekipita per diversaj sekurigaj sistemoj; la dua celas ankaŭ turismajn aktivadojn kaj haltas ĉe iuj vidindejoj.

En la luksa turisma trajno estas bele ornamitaj individuaj kaj familiaj kupeoj, alĝustigeblaj sofoj, grandaj fenestroj kontraŭ transviolaj radioj.

Kompreneble, la biletoprezo por tia trajno estas relative alta. Eĉ la ordinara pasaĝera trajno estas ekipita per specialaj instalaĵoj kaj ĝia produktokosto estas pli alta ol tiu sur aliaj fervojoj, por ne paroli pri la turisma trajno.

Venontjare Lhasa fariĝos trafika centro de aviado, fervojo kaj ŝoseoj, eble ĝi fariĝos ankaŭ la plej altkvalita ekologia kaj esplora celloko sur altejo. Kiam Alexandra David-Neel, la alivestita franca esplorvojaĝistino kaj studanto pri Tibeto, trapasis Tibeton en 1923, ŝi antaŭdiris: “Sendube, en la estonteco luksa trajno transpasos Azion kaj veturigos turistojn en Tibeton.” Baldaŭ venos tiu tago.

Kial Ĉinio konstruas la Qinghai-Tibetan Fervojon?
La unuaperioda konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo
Trakosternado de Qinghai-Tibeta Fervojo de Ĉinio finita