Unua paĝo >> Informoj
 


Solene inaŭguriĝis la 89-a UK

de LIU CAISHENG


La longe atendata 89-a UK solene inaŭguriĝis je la 10-a horo de la 25-a de julio en la salono Zamenhof, en la Pekina Internacia Konferenca Centro. 1904 samideanoj el 51 landoj venis tien por soleni la grandan feston de la tutmondaj esperantistoj. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj alta protektanto de la kongreso, sendis mesaĝon por saluti la kongreson. Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, ĉeestis la solenan inaŭguron kaj faris entuziasman kaj kuraĝigan paroladon, kiu vekis foje-foje varman aplaŭdon. Ĝin ĉeestis ĉiuj estraranoj de UEA, gvidantoj de la gastigantaj establoj de Ĉinio Zhao Qizheng, Cai Mingzhao, Guo Xiaoyong, Chai Zemin, Lin Wenyi kaj Li Dan.

UEA-prezidanto s-ro Renato Corsetti prezidis la solenan inaŭguron.

La solenan inaŭguron ĉeestis ankaŭ ambasadoroj, kulturaj konsilantoj, unuaj sekretarioj de ambasadorejoj de multaj landoj en Ĉinio.

Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, laŭtlegis salutvortojn de Wu Bangguo, kiu en la nomo de la ĉina registaro kaj ĉina popolo kaj de li mem kore salutas la kongreson kaj varme bonvenigas ĉiujn amikojn el diversaj landoj. Li diris, ke en la pasintaj pli ol cent jaroj la pacamaj esperantistoj de diversaj landoj faris senlacan penadon por perfektigi kaj disvolvi Esperanton. Pli kaj pli kreskis la nombro de ĝiaj lernantoj kaj uzantoj kaj pli kaj pli grandiĝas la tereno de ĝia aplikado. Esperanto jam fariĝis efika portanto de la kultura interŝanĝo, informa komunikado kaj scienc-teknika kunlaboro kaj ludas apartan rolon en la internaciaj rilatoj. La mesaĝon varme aplaŭdis ĉiuj ĉeestantoj.

Xu Jialu en varma aplaŭdo faris paroladon. Lia interesa kaj humura parolado vekis foje-foje aplaŭdon de la ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj. Li diris: “Esperanto, kiel lingvo, estas tre utila instrumento por ni ĉiuj, dum UK donas al ni bonan ŝancon por koni aliajn landojn, aliajn homgrupojn kaj aliajn naciojn. La nuna kongreso estos utila al ĉiuj kongresanoj por koni kaj kompreni Ĉinion kaj la ĉinan popolon.” Li diris al la ĉeestantoj, ke post la kongreso la kongresanoj povas fiere diri: “Mi jam konatiĝis kun la lando, kies loĝantoj konsistigas kvinonon de tiuj de la mondo.” Kiam li diris, ke nun en Pekino regas varmego, li petis alilandanojn preni la varmecon de la vetero kiel amikecon de la ĉina popolo al alilandaj gastoj. En la tuta salono leviĝis gaja rido kaj tondra aplaŭdo, kiuj montras la elkoran ĝojon de niaj fremdlandaj amikoj kaj ilian profundan amikecon al la ĉina popolo.

Vicprezidanto de la Pekina Popola Kongreso s-ino Lin Wenyi laŭtlegis salutvortojn de urbestro de Pekino Wang Qishan al la kongreso. En sia mesaĝo Wang Qishan diris, ke li ege ĝojas pro la refoja gastigo de la Universala Kongreso de Esperanto fare de Pekino. En la nomo de la pekina registaro kaj 13 milionoj da gastamaj pekinanoj, li varme bonvenigas ĉiujn kongresanojn el diversaj landoj kaj petas ilin transdoni la sinceran saluton de la pekina popolo al la esperantistoj de la tuta mondo! Hodiaŭ esperantistoj el malsamaj kontinentoj kolektiĝas en la antikva urbo ĉe la Granda Muro, kaj de tio oni refoje spertas la fortan vivipovon kaj noblan idealon de Esperanto.

Vicprezidanto de UEA Lee Chong-Yeong laŭtlegis mesaĝon de vica direktoro-ĝenerala de Unesko, kiu diris ke Unesko senlace laboras por konservado de kultura kaj lingva diverseco kaj por evoluado de plurlingva edukado per siaj edukaj programoj kaj projektoj kaj UEA laboras por pli kaj pli vasta kaj multa uzado de Esperanto tra la mondo. Efektive, ĝuste pro sia naturo de internacia komuna lingvo, neŭtrala rilate al la “naturaj” lingvoj, ĝi konsiderinde kontribuas al alproksimigo de popoloj kaj al subteno de iniciatoj por lingva kaj kultura diverseco cele al mondpaco.

Ankaŭ nepo de L. L. Zamenhof, nia majstro kaj kreinto de la lingvo Esperanto, sendis mesaĝon al la kongreso por montri sian belan bondeziron al la kongreso kaj ĉiuj ĉeestantoj.

En la paŭzo la kongresanoj kun granda intereso ĝuis nacian muzikon per bivo-ludo.

S-ino Tang Xiuzhu faris paroladon nome de LKK por montri sian ĝojon pro kunesto de tutmondaj esperantistoj kaj bonvenigon al ĉiuj kongresanoj.

Vicprezidanto de UEA Humphrey Tonkin per sia laŭta kaj klara voĉo koncize klarigis la kongresan temon “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj” kaj montris sian deziron, ke la kongresanoj partoprenu diskuton pri la kongresa temo. Li diris: “La internacia lingvo Esperanto estis kreita en spirito de egaleco. Ĝia fondinto argumentis, ke, se personoj el malsamaj lingvoj parolas Esperanton inter si, ili parolas en egaleco. Se mi, kiel parolanto de la angla, insistas, ke vi parolu mian lingvon, tio estas malegaleco. Se vi, kiel parolantoj ekzemple de la ĉina, insistas, ke mi parolu vian lingvon en niaj rilatoj, ankaŭ tio estas malegaleco. Esperanto proponas neŭtralan alternativon al la hegemonio de lingvoj.” “La parolantoj de Esperanto argumentas, ke la internacia lingvo metas ĉiujn personojn en egalan pozicion. Ĉar Esperanto estas pli facile lernebla ol multaj aliaj lingvoj, ĝi ne postulas tiel grandan investon kiel la lernado de aliaj lingvoj. Se ĉiuj homoj uzus Esperanton por la internaciaj kontaktoj, ili ĉiuj troviĝus sur sama nivelo. Esperanto estas kompleta, fleksebla kaj esprimoriĉa lingvo: ĝi estas utila por ĉiuj celoj. Ĝi povus krei elementon de egaleco en la internaciaj rilatoj.” Li refutis la absurdan argumenton, dirante: “Multaj homoj diras, ke Esperanto estas nur revo, nur ‘bela sonĝo’. Ili venu al nia Universala Kongreso. Ĉi tie ili trovos homojn, kiuj parolas kaj uzas la lingvon – homojn, kiuj ne revas aŭ sonĝas, sed estas plene vekaj. Por ni, Esperanto ne estas iu utopio, sed praktika realaĵo. Tamen, se vi volas konvinki la mondon, ke Esperanto estas praktika solvo al la problemo de malegaleco de lingvoj, ni devas fronti kaj kompreni la kontraŭargumentojn; ni devas koni la faktojn; ni devas perfektigi nian propran komprenon. Pro tio ni diskutos la demandon ‘Lingva egaleco en internaciaj rilatoj’.” Sinjoro Humphrey Tonkin trafe diris: “Ni elektis tiun temon ĝuste por la Pekina Kongreso, ĉar ni opinias, ke tie ĉi en Ĉinio oni bezonas Esperanton.” Li proponis, ke Ĉinio devus celi dulingvan solvon por la internaciaj rilatoj: la angla lingvo por la nuna praktika internacia vivo, sed Esperanto por konstrui novajn egalecajn internaciajn rilatojn en kiu Ĉinio kaj Usono, Ĉinio kaj Hindio, Ĉinio kaj Eŭropo, Ĉinio kaj la landoj de Suda kaj Centra Ameriko, Ĉinio kaj Afriko, estas egalaj kaj amikaj partneroj en la konstruado de egaleca kaj amikeca mondo.” La parolado klare montris la motivon de UEA-estraro decidi la kongresan temon kaj ilian bonkoran proponon al la ĉina popolo en elimino de lingva neegaleco.

Diverslandaj esperantistoj salutis la kongreson kaj montris bondezirojn laŭ ordo de alfabeto.

Sed la plej patosa kaj kortuŝa sceno aperis tiam, kiam la solena inaŭguro proksimiĝis al la fino. Veterana esperantisto, elstara gvidanto de la ĉina Esperanto-movado kaj honora prezidanto de ĈEL Zhang Qicheng faris paroladon. Li diris: “Mi estas jam 91-jara kaj permesu al mi paroli sidante.” Liaj meritoplenaj laboroj en la pasinteco profunde gravuris en la kapo de esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj kaj hodiaŭ la grandaĝulo en malsano venis la kongresejon helpate de siaj familianoj. Tio mem estis tre kortuŝa kaj kiam li per laŭta kaj klara voĉo laŭdis la grandan progreson de la ekonomia konstruado de Ĉinio kaj ĝian liberan politikan etoson kaj esprimis siajn bondezirojn al diverslandaj samideanoj, ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj per tondra aplaŭdo montris sian kortuŝon kaj respekton al tiu grandaĝa samideano kaj liaj eminentaj kontribuoj al Esperanto-movado. Tiam iuj samideanoj eĉ ne povis sin deteni de larmoj antaŭ tiu grandaĝulo.

La solena inaŭguro finiĝis per laŭta kantado de “La Espero”. Kvankam la inaŭguro iris je 40 minutoj pli longe ol la difinita tempo, tamen la ĉeestantoj ankoraŭ sentis bedaŭron verŝajne pro ĝia mallongeco.

Salutvortoj de Wu Bangguo al la 89-a UK

Parolado de Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, en la solena inaŭguro de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto

Lingva egaleco en internaciaj rilatoj