Unua paĝo >> Tra la Lenso
 


La infanvartejo Song Qingling

Teksto de WANG LIHUA
Fotoj de LI YUWEI

Dum la 89-a UK funkcias infanvartejo, kiu portas la nomon Song Qingling kaj en kiu ludas, lernas kaj sin amuzas infanoj el diversaj landoj. Ili amas la infanvartejon kaj vartistinojn, kiuj zorgas pri ili dum la tuta kongresa semajno. S-ro Guo Xiaoyong, ĝenerala sekretario de la Honora Komitato de la 89-a UK, dufoje vizitis la infanvartejon kaj donas grandan atenton al la infanoj ĉi tie.

Sube legiĝas artikoleto skribita de knabinoj el Kanado kaj Francio. Per tiu mallonga teksto ili esprimis sian amon al la infanvartejo, amiketoj kaj vartistinoj.

En la infanvartejo Song Qingling