Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio energie helpas landojn atakitajn de cunamo

La 26-an de decembro 2004 okazis en la maro ĉe Sumatro, Indonezio, 8.7-grada tertremo laŭ Richter-mezuro, kiu kaŭzis ankaŭ grandan cunamon kaj portis severan katastrofon al multaj landoj de sudorienta kaj suda Azio kaj Afriko. Ĝis la 5-a de januaro 2005 jam mortis 150 mil homoj. Post apero de senprecedenca internacia katastrofo Ĉinio faris kaj faras la plej grandan helpon. Aktive ekagis ne nur la registaro, sed ankaŭ la popolo, kiu per sia propra forto dividas la malĝojon kun la landoj kaj popoloj atakitaj de la cunamo.

La 26-an Ĉinio publikigis, ke ĝi donacos al la katastrofitaj landoj monon kaj materialojn kun valoro de 21.63 milionoj da juanoj.

Vespere de la 29-a, koncernaj respondeculoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj, Ministerio de Financo, Ministerio de Komerco kaj Ministerio de Sano de Ĉinio, Sismologia Buroo kaj armeo kunvenis por pliigi sian materialan kaj monan helpon al la katastrofitaj landoj kaj sendis sav-trupojn kaj medicinajn taĉmentojn.

Posttagmeze de la 31-a, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris: “Surbaze de la antaŭa helpo, la ĉina registaro donacos 500 milionojn da juanoj kaj laŭ novaj informoj faros pli da helpo al la katastrofitaj landoj.”

La speciala laborgrupo organizita de la ĉina registaro tuj komencis urĝan laboron. Ĉinaj fakuloj pri DNA-ekzameno senprokraste flugis al katastrofitaj lokoj kaj la aviadiloj plenaj de urĝsavaj materialoj flugis tien. Startis ankaŭ la medicinaj urĝsavaj taĉmentoj. Manĝaĵoj, tendoj, tapiŝoj kaj kontanta mono saturitaj de la profunda amo de la ĉina popolo estis transportitaj al la katastrofitaj landoj...

Ĝis la 4-a de januaro la urĝsavaj materialoj kun valoro de 60 milionoj da juanoj estis transportitaj al Indonezio, Sri-Lankao kaj Tajlando grave suferintaj de la tertremo kaj cunamo.

Samtempe kun tio komenciĝis kolektado de popola mondonaco.

La praktiko de la ĉinaj registaro kaj popolo montras, ke Ĉinio volonte faros sian kontribuon al disvolviĝo kaj progreso de la mondo.

Rilataj artikoloj:

Ĉinio transportis helpajn materialojn al katastrofitaj landoj

Hu Jintao sendis mesaĝon al ŝtatestroj de landoj atakitaj de tertremo por kondolenci la viktimojn