Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Forpaso de s-ro Takeuti Yosikazu

S-ro Takeuti Yosikazu, 74-jara, honora membro de UEA, mortis la 29-an de aŭgusto post kelkjara suferiga malsano.

Lian biografion oni legas en n-ro 1174, okt. 2004, de la revuo Esperanto de UEA.

La funebra ceremonio estis okazigita en la 31-a de aŭgusto solene kun ĉeesto ankaŭ de kelk dekoj da samideanoj.

La ĉerko estis kovrita de la verda standardo de KLEG, kies prezidanto ankaŭ li estis, kaj oni kantis la himnon “La Espero” je la fino.

(Mine Yositaka, Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj/KLEG)

Kondolenco el Ĉinio

Adiaŭ, kara Yosikazu!