Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto inaŭguriĝis en Quanzhou


Foto de WANG YANJING

La 9-an de septembro, 2005, inaŭguriĝis en Quanzhou, Fujian-provinco, la 6-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kun la kongresa temo “Esperanto kaj konstruo de harmonia socio”. Ĝin partoprenis pli ol 230 e-istoj el pli ol 23 urboj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kaj alilandaj samideanoj laborantaj en Ĉinio. Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, ĉeestis la inaŭguron kaj faris salutvortojn. La kongreson salutis ankaŭ reprezentanto de la registaro de Quanzhou.

Al la kongreso sendis salutmesaĝon Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj direktoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo, kaj UEA-prezidanto Renato Corsetti.

Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, raportis pri la laboro de la Ĉina Esperanto-Ligo en la pasintaj du jaroj. S-ro Zou Guoxiang, vicprezidanto de ĈEL, parolis pri la revizio de la statuto de ĈEL kaj la elekto de nova komitato kaj estararo de ĈEL.

(WANG Lihua)

Gratulo de Renato Corsetti

Laborraporto de la Ĉina Esperanto-Ligo