Unua paĝo >> Kulturo >> Religio


Konfuceanismo de Ĉinio

Humaneco, spirita idealo

de YI JUN

La spirita idealo “humaneco” enkorpiĝas en konfuceanismo de la komenco ĝis la nuneco. Feliĉigi la familion, ekvilibrigi la socion kaj pace regi la landon pere de reguligado de spirita stato kaj perfektigado de personeco, kaj poste samtaktigi la memkulturon kun la socia disvolviĝo kaj pliboniĝo de la natura medio, efektivigi unuiĝon de la naturo kun la homaro — jen la ideala harmonia mondo de konfuceanoj. La unuiĝo de la naturo kaj la homoj ne signifas, ke la homoj seniniciate sekvu kaj obeu la naturon, nek la naturo sin konformigu al la homoj. La unuiĝo postulas dialogon inter la naturo kaj la homoj, reciprokan sinkonformigon de la naturo kaj la homoj kaj ilian kunan venon al disvolviĝo. Tio signifas, ke la homoj konu la leĝon de la naturo kaj favoru la naturon, fariĝu kompano de la naturo.

Dank’ al la kultura interŝanĝo dum longa tempo, la ĉinoj kutimiĝis senkaŝe kaj diskrete kunesti kun la aliaj nacioj kaj iliaj kredoj kaj tradicioj. Estas pruvite, ke la ĉina nacio estas karaktere malkaŝema kaj eminenta mondcivitano. Tia kerna valorkoncepto kun grandanimeco, respektemo kaj toleremo ja estas la konkreta esprimo de “humaneco”. Konfuceanoj opiniis, ke humanistoj devas lerni de la naturo, kiu vivtenas ilin, kaj malegoisme akcepti ĉion en la naturo.

Sed ne sufiĉas simpla akceptemo. Sendistinga akcepto perdigas vivecon por progreso kaj freŝan individuecon, damaĝas krean sistemon de kulturo kaj konsekvence perdigas la movforton de progreso de la socio. Oni devas kuraĝigi konkurencon surbaze de harmonio kaj stabileco. Tiu konkurenco devas esti orda, efektivigata surbaze de harmonio kaj stabileco de la socio, kaj celas komunan disvolviĝon. Tia konkurenco ne senbridigas la sukcesintojn kaj elkribri la malsukcesintojn, ne kuraĝigas la antaŭirantojn forpeli la postiĝintojn, nek permesas al la fortaj homgrupoj damaĝi la malfortajn homgrupojn kaj altrudi al ili maljustaĵojn; sed male, tia konkurenco kuraĝigas la sukcesintojn rigardi sian aferon tiu por la tuta homgrupo, dividi kun aliaj la ĝojon de la sukceso por rekompenci la socion kaj kune ĝui la sukceson.

Etiko, normo de konduto
Muziko, formo de arto
Fideleco, valorkoncepto
Socia evoluo bezonas konfuceanismon