Unua paĝo >> Kulturo >> Religio


Konfuceanismo de Ĉinio

Fideleco, valorkoncepto

de YI JUN

Konfuceanismo plene esprimas la respekton de orienta valorkoncepto al la homoj. Respekto al la homoj signifas respekton al la valoro, personeco kaj ekzista spaco de la homoj. “Fideleco” de konfuceanismo esperas, ke la homoj estos toleremaj kaj humilaj. Fideleco estas unu el la esprimoj de orienta humanismo. La “fideleco” de konfuceanismo postulas egalecon kaj reciprokan respekton, ke oni identigu personecon de aliaj kun la sia, identigu alies rajtojn kaj interesojn kun la siaj, alies rajton de disvolviĝo kun la sia. Porkonfuceanismo “mi” ne estas kriterio por ekzameni la universon, nek reganton de la universo, nek prapeka, “mi” estas kompano de la universo kaj amiko de la naturo. “Mi” en konfuceanismo unue estas ekvilibra koncepto, estas nek potenca nek malforta, sed pacama, natura kaj organika ekzisto. La naturo valoras pro sia naskipovo, kaj la homoj valoras pro sia naskiĝo en la naturo. Tio signifas, ke la beleco de la homoj kuŝas en tio, ke la homoj povas egalrajte interŝanĝi kun la ekstero, organike influi unu la alian kaj disvolviĝi kune. La valoro de la homoj kuŝas en harmonio kaj progresemo, respekto kaj rekompenco al la naturo. Kiam la homoj konfirmas sian rolon kaj valoron, ili havas kontenton pro sukceso kaj signifopleneco. Dividi kun aliaj tiun belan senton, jen ekspliko de “fideleco”. Konfuceanoj opiniis, ke ĝui kun aliaj la belecon kaj valoron de personeco estas unu el la metodoj por realigi la idealon. Por akiri sukceson, oni devas respekti aliajn, egale trakti ilin kaj dividi kun ili interesojn, alie homeco vizaĝos degeneron kaj variiĝon, kaj oni perdos senton de belo kaj signifopleneco, falos en konsterniĝon kaj sekve bedaŭron kaj ĉagrenon.

Humaneco, spirita idealo
Etiko, normo de konduto
Muziko, formo de arto
Socia evoluo bezonas konfuceanismon