De
la 6-a ĝis la 13-a de majo 2006 okazis en Ŝanhajo la 58-a Internacia
Fervojista Esperanto-Kongreso (IFEK) gastigata de la Ĉina Esperanto-Ligo
(ĈEL), la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio
(ĈFEA). La kongreson partoprenis 224 samideanoj el 18 landoj.
Je
la 10-a de la 7-a de majo inaŭguriĝis la kongreso en Ŝanhajo.
Ĝin ĉeestis Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por
Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj ĈEL, Zhou Muyao, vicprezidanto de
la konstanta komitato de la Ŝanhaja Popola Kongreso, Guo Xiaoyong,
konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto
de ĈEL, Guo Lin, eksprezidanto de la Ĉina Fervoja Asocio kaj eksvicministro
de la Ministerio de Fervojo de Ĉinio, Li Hongjie, direktoro de la
redakcio de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de ĈEL, kaj rilataj
gvidantoj de la Ŝanhaja Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, la Ŝanhaja
Scienc-teknikista Asocio kaj la Ŝanhaja Oficejo de Eksteraj Aferoj.
Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, prezidis la
inaŭguron. Li Sen, prezidanto de ĈFEA kaj LKK faris parolon. La
inaŭguron ĉeestis ankaŭ Romano Bolognesi, prezidanto de la Internacia
Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), Istvan Gulyas, vicprezidanto
de IFEF k.a.
La
temo de la kongreso estas “Per Esperanto por la Fervojo”. La kongreso
estis riĉa kaj fruktodona kun kunsidoj de faka komisiono, plenkunsidoj,
fakaj prelegoj, nacia vespero, kurso pri Tajĝiĉŭan, ekskursoj kaj
aliaj programeroj. Intertempe la kongresanoj ekzamenis kaj aprobis
la raporton pri la laboro de IFEF en 2005, aŭskultis la raporton
pri fervojista E-movado en diversaj landoj, interŝanĝis opiniojn
pri teknika problemo, konigis per diapozitivo kaj prelegoj disvolviĝon
de sia lando en fervoja trafiko.
Je la 2-a de posttagmeze de la 12-a de
majo fermiĝis la 58-a IFEK. Han Zuwu, asistanta ĝenerala sekretario
de ĈFEA, prezidis la fermon kaj faris resuman paroladon pri la kongreso.
Li Sen transdonis la flagon de IFEF al respondeculo de la Franca
Fervojista Esperanto-Asocio, kiu gastigos la 59-a IFEK venontjare.
Ekde 1949, IFEK okazas ĉiujare kaj ĉi-jare
ĝi unua-foje okazis ekster Eŭropo.
La Ŝanhaja Televizio, ĉefaj ĵurnaloj kaj Scienc-populariga retejo
de Ŝanhajo faris raporton pri la kongreso.
(Chen Ji)
|