Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Ĉinaj familioj turnas sin al Esperanto

Mi intencis resti en Pekino nur kelkajn tagojn, kaj i.a. mi volis renkontiĝi kun kelkaj esperantistoj en la urbego, kiu servas kiel la sidejo de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Ĉina Radio Internacia.

Invitite de profesoro Li, kiu estas unu el miaj unuaj ĉinaj konatoj, mi vizitis infanĝardenon, kie geinfanoj lernas Esperanton. La plej aĝa el ili estas ses-jara.

Enirinte la ejon, mi rimarkis, ke en la unua ĉambro troviĝis la gepatroj de la geinfanoj. Mi salutis ilin ĉinlingve, sed ili respondis Esperante. Min ne surprizis la ĉeesto de la gepatroj, ĉar en Ĉinio ĉiu familio leĝe havas unu infanon, la tuta atento de la gepatroj estas ĉiam direktita al la infano sola. Krom tio, ili estas tiom junaj, ke la gepatroj nature zorgus pri ili.

Kiam mi finfine atingis la ĉambron, kie troviĝis la geinfanoj entuziasmaj, mi ne povis ne montri mian miron kaj ĝojon. La geknabetoj, kiuj dum la somera ferio kaptas la ŝancon de la portempa ĉesigo de kutima lernado pri la ĉina kaj aliaj lernobjektoj, por lerni la lingvon internacian, gajege salutis min, kiam mi eniris.

La geinfanoj, el kiuj la plimulto nun lernas en infanĝardeno, bone kaptas la lingvon, dank' al tio ke iuj el ili jam ankaŭ eklernas la anglan. Por faciligi la lernadon, la profesoro, kiu preparis la kurson kaj delegis du esperantistinojn gvidi ĝin, elektis vortojn, kiuj estas tre simplaj kaj rilataj al ĉiutagaj infanaj aferoj. Sed ne nur tio helpas. Ege helpas tio, ke la geinfanoj estas lernemaj, kaj ke la instruistinoj estas diligentaj kaj paciencaj. Unu el la instruistinoj estas junulino, kiu ankaŭ laboras ĉe la Ĉina Radio Internacia. Ankaŭ helpas tion, ke ili multe uzas praktikan kaj amuzan metodon. Ekzemple, kiam ili lernas nomojn de fruktoj, la gvidantinoj igis ilin tuŝi, flari kaj eĉ ŝajnigi manĝi la fruktojn. Tiel ĉiu infano volis havi la ŝancon partopreni la drameton.
Nu io ege menciinda pri tiu kurso estas tio, ke la gepatroj (plejparte, nur unu el la gepatroj de ĉiu infano ĉeestis, kaj ĉeestis pli da virinoj) ankaŭ lernas Esperanton en la unua ĉambro! La profesoro instruas ilin.

Kiam mi demandis la profesoron, kiel li atingis la metodon tiel propagandi pri Esperanto, li diris, ke kiam la kurso daŭris 2 tagojn, li rimarkis, ke la zorgemaj gepatroj ĉiam atendis en alia ĉambro, li do kaptis la ŝancon prezenti al ili la lingvon. Ili tuj montris intereson kaj mem eklernis ĝin.

Tiu ĉi metodo, kiu eble nenie alia nun ekzistas, havas kelkajn altvalorajn avantaĝojn: hejme, patro, patrino aŭ ambaŭ kaj la infano povas reciproke helpi pli rapide majstri la lingvon. Krom tio, la gepatroj, mem konante kaj iom vidante la valorojn de Esperanto kuraĝigos la infanon lerni ĝin. Gepatroj multfoje decidas kion infano lernu, ĉefe en tre juna aĝo. Do la infanoj, kiuj lernas Esperanton kuraĝigitaj de siaj gepatroj eble pli rapide lernos ol infanoj el la familio, kiu neniam aŭdis pri la lingvo. La horoj, dum kiuj la gepatroj atendas la geinfanojn, ne estas perditaj, ili ankaŭ pasigis ilin farante ion farinda.

(Olubunmi Gabriel OSHO-DAVIES)

Infana Esperanto-kurso en Pekino