Estimataj
samideanoj,
Kun granda malĝojo ni informiĝis pri la
forpaso de Mag. William Auld.
Li estis elstara poeto, eseisto, tradukisto
kaj poeto, kiu multe kontribuis por la Esperanta literaturo. Li
estas vaste konata de ĉinaj esperantistoj, ĉar multaj inter ili
lernis kaj lernas Esperanton per lia lernolibro "Paŝoj al Plena
Posedo".
Li faris grandan kontribuon por la Esperanto-movado.
Li estis vicprezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, prezidanto
de la Akademio de Esperanto kaj prezidanto de la Esperanta PEN-Centro.
Lia forpaso estas granda perdo por nia
movado.
Ĉina Esperanto-Ligo
Redakcio de El Popola Ĉinio
Forpasis
William Auld
|