Forpasis Mag. William Auld, elstara poeto, eseisto kaj tradukisto,
en la 11-a de septembro en Skotlando.
William Auld naskiĝis en suda Anglio en
la 6-a de novembro 1924. Li havis kontakton kun Esperanto ekde la
14-a jaro de sia vivo, kaj plonĝis en la E-literaturon post la Dua
Mondmilito. En 1952 aperis lia unua verko “Spiro de l' Pasio” kaj
en 1956 -- lia verko “La Infana Raso”, kiu iĝis unu el la majstroverkoj
de Esperanto. Tiu libro jam estis plurfoje reeldonita, kaj havas
tradukojn en la portugala, nederlanda kaj hungara lingvoj. Li tradukis
la sonetojn de Ŝekspiro kaj ankaŭ la verkojn “Epifanio” kaj “Komedio
de Eraroj”. Lia lasta traduko estis esperantigo de “La Majstro de
l' Ringoj”, majstroverko de Tolkien. Li kompilis antologiojn la
anglan (1957), Esperantan (1958), skotan (1978), kaj la Novan Esperantan
Krestomation (1991).
William Auld estis vicprezidanto de la
Universala Esperanto Asocio kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto
de 1979 ĝis 1983. Inter 1999 kaj 2002 li ankaŭ estis prezidanto
de la Esperanta PEN-Centro.
La funebra ceremonio okazos en lundo, la
18-an de septembro en lia hejmloko Dollar, Skotlando.
Kondolenco
de ĉinaj esperantistoj pro la forpaso de William Auld
|