Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pogranda produktado de vakcino kontraŭ la gripo A/H1N1
2009-06-10

    La 8-an de junio la kompanio Sinovac Biotech en Pekino ricevis de Usono stamon NYMCX-179A uzotan por fari vakcinon kontraŭ la gripo A/H1N1, kaj komencis tiuvespere produktadon de la vakcino. Tio signifas, ke jam komenciĝis en Ĉinio pogranda produktado de vakcino kontraŭ la gripo A/H1N1, kaj la unua grupo de la vakcino estos elfarita espereble en la fino de julio.

 

    La kompanio Sinovac Biotech sin dediĉas al esplorado, produktado kaj vendado de porhomaj vakcinoj, kaj jam vendis Healive, virus-mortigan vakcinon kontraǔ la hepatito A, kaj Bilive, kombinitan vakcinon kontraǔ la hepatito A kaj B.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng