Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liang Jun: la unua traktoristino de Ĉinio (IV)
2009-11-17

de HE LIU

 

    40 jarojn post emisiiĝo de la tria serio de la ĉina mono RMB Liang eksciis, ke ŝia foto estas sur ĝi.

 

    Montrante traktoristinon sur unu-juana monpapero de la tria serio de la ĉina mono RMB, Liang Jun diris: “40 jarojn post ĝia emisiiĝo mi eksciis, ke la traktoristino estas mi.” Tuj post ĝia emisiiĝo oni demandis Liang Jun, ĉu la traktoristino estas ŝi, kaj ŝi respondis: “Mi ne scias”. “Tiam mi pensis nur pri laboro kaj ne atentis fotadon kaj intervjuadon de raportistoj. La redakcio de “Ĉinio” sendis al mi du ekzemplerojn de la bildgazeto, en kiu aperis mia foto, unu estis forprenita de sovetunia specialisto kaj ankaŭ la alia ne estas ĉe mi,” diris Liang Jun. Ŝi diris, ke ĝis nun ŝi ne scias, kiam kaj kiu faris la foton.

 

Liang Jun rakontas sian pasintaĵon.

    Kvankam ŝi estis intervjuita de multaj amaskomunikiloj kaj ŝiaj aferoj estis legataj en lernolibro por elementlernejanoj, kiam ŝi havis nur pli ol 20 jarojn, tamen ŝi ĉiam estas modesta. Ŝi diris: “Mi ricevis la honoron tiam, kiam liberigo de virinoj havis gravan signifon, sed nun manipuli traktoron jam ne plu estas fierinda afero.”

 

    Nun ŝi emeritiĝis jam 20 jarojn kaj vivas same kiel aliaj ordinaraj maljunulinoj. “Mi estas tre okupata ĉiutage,” Liang Jun diris, ke ŝi ellitiĝas je la 5-a horo kaj legas ĵurnalojn post aĉeto de legomoj. Ŝi abonis kvar ĵurnalojn, kiaj “Matena Ĵurnalo de Harbin”, “Vespera Ĵurnalo de Harbin”, “Ĵurnalo de Harbin por Maljunuloj”, kaj du gazetojn: “Cankao Xiaoxi por Maljunuloj” kaj “Vivo de Maljunuloj”. Krom novaĵoj ŝi ne rigardas aliajn televidajn programojn.

 

    Ŝi estas multe atenta pri politikaj aktualaĵoj. Por ĝustatempe aŭskulti aktualajn informojn ŝi ofte forestas ĉe dancado kaj aliaj aktivadoj. Ŝi diris: “Zorgi pri ŝtataj gravaj aferoj jam fariĝis mia kutimo en dekoj da jaroj.”

 

Redaktoro: Zhao Xi

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng