Senpaga vakcinado kontraŭ gripo komencita en Pekino
2009-09-11
2009-09-11
De la 10-a de septembro ĝis la 31-a de oktobro, pli-ol-60-jaraj aĝuloj kaj lernantoj element- kaj mez-lernejaj en Pekino akceptas senpagan vakcinadon kontraŭ gripo. Tio estas la unua fojo por la menciitaj vakcinatoj esti senpage inokulitaj. Antaŭe element- kaj mez-lernejaj lernantoj duone pagis por la vakcinado kontraŭ gripo. Ĉiutage, inkluzive de sabate kaj dimanĉe, 489 klinikoj servas por la vakcinado.