2009-09-11| 2009-09-11
La 10-an de septembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la Somera Davos-Forumo okazanta en la urbo Dalian, nordorienta Ĉinio, ke Ĉinio alprenis la politikon pri makroskopa ekonomio kaj tutecan planon por trakti la internacian financan krizon. Tio jam atingis la unuan efikon, tamen la stato de la revigligo de la ĉina ekonomio ne estas stabila, firma kaj ekvilibra, tial Ĉinio ne povas nek volas ŝanĝi sian politikon pri la makroskopa ekonomio sub tiuj ne-konvenaj kondiĉoj.
|