2009-09-25 2009-09-25
Ĉijare Aŭtunmeza Festo trafas feriajn tagojn de la Nacia Festo, tial la ferioj de Nacia Festo daŭros 8 tagojn kaj estas rigardataj kiel "ora semajno kun plej longa tempo en la historio".
Laŭ prognozo de ĉina turisma institucio, dum la ferioj, vojaĝantoj enlandaj espereble superos 200 milionojn da homfojoj kaj la cifero kreskos je pli ol 10% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro kaj la turisma enspezo superos 100 miliardojn da juanoj, je 25% pli multe ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktorino: Chen Ji
|