2009-11-25
La 23-an de novembro s-ro Jeppe Tranholm-Mikkelsen, ambasadoro de Danlando en Ĉinio, kaj Hu Jinjun, vicdirektoro de la buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), kune inaŭguris la ekspozicion pri la Semajno de la Danlanda Pavilono en ŜME.
La ekspozicio konigas al la vizitantoj la temon de la Danlanda Pavilono “ revaj urboj ”, kaj kiel la pavilono prezentos urbojn konformajn al daŭrigebla disvolvo kaj al la altnivela kaj bonkvalita vivo, kreitajn de Danlando.
(el la retejo de la Ĉinaj Novaĵoj)
Redaktoro: Liu Sigong |