2009-09-28 2009-09-28
de YI DA
 |
|
 |
Hidroelektra centralo Shiquan |
|
Laboro en monitora ĉambro |
Sur rivero Shiquan en Ngari, 4300 metrojn alta super la marnivelo, kaj 1752 kilometrojn fore de Lhasa, Tibeto, troviĝas hidroelektra centralo Shiquan, ekfunkciigita en la 1-a de oktobro 2006.
Post tio ĝi faris pozitivan kontribuon al ekonomia disvolvado kaj socia stabileco en Ngari, kaj akiris profitojn socian kaj ekonomian. Tamen en 2010 la postulo de la elektra reto atingos 91419.5 mil kWh, kaj la centralo ne povos kontentigi la lokan bezonon. Aliaj hidroelektraj stacioj estos konstruotaj.
Nuntempe la centralo estas pligrandigata. Kiam mi vizitis tie, mi propraokule vidis, ke la centralo multe utilas al la socio, oni alte respektas la laborantoj, kiuj sin dediĉas al la hidroelektra kariero sur la altebenaĵo. Ili per sia tuta energio prilumigas milojn kaj dekmilojn da familioj sur la altebenaĵo.
(Redaktoro: Liu Sigong)
|