Li Keqiang parolis en la akcepta kunveno por alilandaj fakuloj celebre la nacian feston
2009-09-29
Vespere de la 27-a de septembro, la ĉina registaro okazigis en la Popola Halo de Pekino grandiozan kunvenon por akcepti alilandajn fakulojn, celebre la 60-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko. Vicĉefministro Li Keqiang ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.
En la nomo de la ĉina registaro, Li Keqiang salutis kaj dankis ĉiujn alilandajn fakulojn, kiuj faris kontruibuon al konstruado kaj disvolvado de Ĉinio.