2009-09-30
Matene de la 29-a de septembro en Pekino okazis la 5-a kunveno por doni premion pri nacia solidareco en Pekino. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la kunvenon kaj diris, ke necesas senĉese firmigi kaj disvolvi socialisman nacian rilaton de egaleco, unuiĝo kaj interhelpado, rapidigi la proceson por plibonigi la popolan vivon en la naciaj regionoj. Ĉiu nacio estas nemankigebla membro de la granda familio de la patrolando.
En la kunveno la premion ricevis 739 modelaj kolektivoj kaj 749 individuoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Liu Zijia |