2009-09-30
Vespere de la 29-a de septembro okazis en Pekino akcepta kunveno celebre al la Nacia Festo de Ĉinio. Ĝin ĉeestis Jia Qinglin, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Xi Jinping, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la partio kaj ĉina ŝtata vicprezidanto, Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la partio kaj ĉina vicĉefministro. Ili kune kun pli ol 4 mil ĉinaj kaj alilandaj personoj el diversaj rondoj gaje celebris la 60-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko.
La akceptan kunvenon kune aranĝis la oficejo de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la Unuec-fronta Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la oficejo de laboro pri elmigrintaj ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la oficejo pri aferoj de Hongkong kaj Makao kaj la oficejo pri aferoj de Taiwan sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|