2009-10-14
Vespere de la 13-a de oktobro oficiale inaŭguriĝis la Frankfurta Libra Foiro. Ĝin partoprenis Ĉinio kiel honora gasto. La 12-an de oktobro sinjorino Kyra Dreher, prezidanto de la Detalista Komisiono de la Germana Librokomercista Asocio, diris, ke de la lasta unu jaro Ĉinio kiel honora gasto havis abundajn aktivadojn, kiuj alproksimigas la ĉinan kulturon al germanaj civitanoj.
Kyra Dreher informis, ke kiel honora gasto de la 61-a Frankfurta Libra Foiro, Ĉinio okazigis de oktobro de 2008 multajn aktivadojn tre ŝatatajn de germanaj civitanoj kaj sin prezentis per diversaj formoj, kiaj deklamado, interfluado de verkistoj kaj arta prezentado, kiuj estas aldonoj ekster la libroekspoziciado de ĉinaj eldonistoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua |