2009-10-13
Tempo: 12 majo -- 11 novembro, 1984
Temo: Mondo de Riveroj, Dolĉa Akvo -- Fonto de la Vivo
Nombro de vizitantoj: 7 milionoj
Nombro de membrolandoj kaj internaciaj organizoj: 25
En 1984 okazis en Nov-Orleano, Louisiana-ŝtato de Usono, Louisiana Monda Ekspozicio kun la temo "Mondo de Riveroj, Dolĉa Akvo -- Fonto de la Vivo".
Nov-Orleano situas ĉe elirejo de la plej granda rivero en Usono Misisipo kaj norde najbaras al la lago Pontchartrain. Ĝi estas la duagranda haveno en Usono, kiu povas plenumi en- kaj el-ŝarĝadon de 100 milionoj da tunoj da varoj ĉiu-jare. El tiuj varoj petrolo okupas la unuan lokon, kaj post ĝi estas greno, ĉiutagaj vivbezonaĵoj kaj karbo. Post malfermo de la Kanalo de Panamo Nov-Orleano ekentreprenis komercadon kun landoj de okcidenta marbordo de Sud-Ameriko, tiel ke ĝi havas pli gravan lokon en komercado.
Emblemo de la Louisiana Monda Ekspozicio, 1984
|
En eksponejo de la Louisiana Monda Ekspozicio, 1984 |
|