2009-10-13
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Aichi, 2005
|
Ĝardeno de la Monda Ekspozicio en Aichi, 2005 |
Nomo: Monda Ekspozicio en Aichi, 2005
Tempo: De la 25-a de marto ĝis la 25-a de septembro 2005
Temo: Saĝo de la Naturo
Nombro de vizitantoj: 22 milionoj
Nombro de aliĝintaj landoj kaj internaciaj organizoj: 125
La japanoj ĉiam opinias, ke mankas al Japanio tereno kaj resursoj, kaj la ekonomia prospero de Japanio estis tute ŝuldita al la laboremo kaj saĝeco de la japana popolo. La scienc-teknologia disvolviĝo en la 20-a jarcento, precipe la progreso de informaj kaj komunikaj teknologioj, tutglobe vigligis interŝanĝon de la homoj, materioj kaj informoj. Dank’ al tio, la mondo komplete aliformiĝis kaj de tio sekvis, ke pli kaj pli granda agado de la homaro jam superis la naturan kapaciton de la terglobo kaj aperis diversaj antaŭsignoj de krizoj. Ĉu indas la penado de la homoj? Pro tiuj pripensoj la Monda Ekspozicio en Aichi, 2005, ŝanĝis sian temon de “Superdisvolvo: rea malkovro de la natura saĝo” per “Saĝo de la Naturo”.
|