Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Leteroj de legantoj dum la Nacia Festo de Ĉinio, 2009
2009-10-14

 

 MA YoungtaeKoreio:

 

    Interesas min "Ŝanĝiĝo de paroltemoj de ordinaraj ĉinoj en la pasintaj 30 jaroj", ĉar la situacio similas al tiu de mia lando. Mi abonas la tagĵurnalon "Jung Ang Il Bo", kaj el tio mi informiĝas pri Ĉinio kaj aliaj landoj. Nuntempe interesis min la speciala artikolo pri la 60-a datreveno de la nova Ĉinio, aperigita en serioj. Okulfrapaj estas la progresoj en ĉiuj kampoj de la ĉina socio. Mi sendas al vi, ĉinoj, varmajn aplaŭdojn.

 

Anatoli Ionesov (Respubliko Uzbekistano):

 

    Okaze de la glora vialanda festo -- 60-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko ni varme gratulas vin kaj bondeziras al vi, al ĉiuj esperantistoj kaj al la tuta ĉina popolo sanon, bonfarton, prosperon kaj multajn novajn sukcesojn en evoluigo de via lando. Ni ŝatus revidi vian belegan revuon "El Popola Ĉinio", se eble, en papera formo. Ni volonte bonvenigos vin en antikva Samarkando, "Koro" de la Granda Silka Vojo.

  Geraldo (Brazilo)

 Mi abonas kelkajn ĵurnalojn kaj ili ofte parolas pri Ĉinio. Al la retadreso mi iros post la respondoj al pluraj mesaĝoj. Kore kaj kun mi admiro pri la kolosa Ĉinio kaj mia saluto al la tuta popolo kaj mia deziro de ĉio feliĉa por la plej grava tago: 2009.10.01!!!

 

Ali Mze el Komoroj

    Jes tiu artikolo bone interesas min.

 

Tibor VERESS (Hungario)

 

    Ĝis ĝia ekzisto, mi estis abonanto de papera versio de EPĈ, mi ŝatis preskaŭ ĉiujn artikolojn, sed responde al viaj demandoj:

 

    Mi persone tre interesiĝas pri scienco, politiko, ekonomio kaj ŝatas tiajn artikolojn. Mi legas naciajn gazetojn, sed foj-foje legas viajn artikolojn, ĉar tie ofte aperas temoj, pri kiuj oni ne povas legi en la naciaj gazetoj.

 

Albert WicklerLuksemburgio

    Estimataj geredaktoroj,

        Unua impreso estas tre pozitiva kaj ĝuiga. Estas multo por malkovri kaj studi. Mi pensas, ke tiu interreta paĝaro bone kaj moderne anstataŭas la tiutempe de mi tre ŝatatan paperan eldonon de “El Popola Ĉinio”. Gratulon pro via bonega laboro - kaj DANKON pro ĝi !

 

Jawaid EahsanPakistano:

     Pakistano eldonis poŝtan bileton kaj produktis moneron . Nuntempe, mi ne havas la aĵojn kaj ankoraŭ la bileto ne aperis je <http://www.pakpost.gov.pk/stamps1/stamps2009.html> . Se oni diras, mi povos sendi la aĵojn .

    Via samideane,

   Jawaid Eahsan

    P.O.Box 26,PK-60000, Multan, Pakistano.

 

E-isto (Rusio)

     Okaze de via nacia festo -- 60-jariĝo de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko ni sendas al vi gratulojn kaj plej bonajn dezirojn. Estu ĉiam paco kaj amikeco inter ĉina kaj rusa popoloj. Estu ĉiam amikeco kaj kunlaboro inter ĉinaj kaj rusaj esperantistoj.

     Samideane, viaj Vladivostaj esperantistoj, RUSIO

 

András LukácsHungario:

     Dankon pro la multaj interesaj informoj.

    Mi dezirus voki vian atenton pri studo pri la lingvaj problemoj, kiu
certe interesus viajn legantojn: www.ekolingvo.com <http://mail.china.com/www.ekolingvo.com>
Dezirante al vi multajn sukcesojn!

 

Gerrit BervelingNederlando

     Koran dankon pro ĉi kompleta saluto plus informoj. Mi nuntempe estas leganta la romanegon pri la Tri Regnoj. Brila atingaĵo de la tradukinto!

 

Tariq Umar Chauhdry (Pakistano):

Bondezirojn por la 60-a datreveno en via lando.

 

Elda Doerfler (Italio):

Pli-malpli ĉiuj artikoloj, rilatantaj ĉu socian, ĉu politikan, ĉu medi-protektan, ĉu kulturan k.a. temojn, estas interesaj, ĉefe kiam ili prezentas la deziron evolui al pli bonaj kondiĉoj por la ŝtato kaj ties enloĝantoj, respekte de la medio, de la diverseco de la gentoj, de la pasinteca kulturo, ĉar plimoderniĝo laŭ mi signifas ankaŭ gardi forte ĉion, kio venas el pasintaj tempoj, ĉar ankaŭ tio konsistigas la tutlandan historion.

Ne eblas elekti el tiom da la de mi preferataj. Mi povas nur diri ĝenerale, ke plej ŝatitaj estis tiuj pri kulturo, kvankam mi aprecus legi iom pli detale pri tiuj, precipe ĉe via retejo, kaj mi ŝatas artikolojn pri la historio de Ĉinio, ties kulturo kaj literaturo.

 

Luigia Oberrauch Madella (Italio):

Estimata direktoro de la redakcio de EPĈ,

Mi plej ŝatas artikolojn pri nacimalplimultoj kaj mediprotektado, ĉar mi opinias, ke ili estas intime kunligitaj temoj. Ĉiu homo estas parto de la naturo kaj se ni protektas la naturon, ni ebligas ankaŭ al homoj vivi pli bone.

Ĝenerale, mi informiĝas pri Ĉinio pere de la italaj ĵurnaloj "Corriere della sera" kaj "La Repubblica".

Estas gravaj por mi la artikoloj, kiuj tuŝas la homajn rajtojn kaj precipe la rajtojn de la infanoj.

Dankon kaj elkorajn salutojn.

 

Kim Keeble (Kanado):

 

    Estimataj samideanoj:

    Tre plaĉas al mi la nova rubriko "60-jariĝo de Ĉinio". Tiuj artikoloj multe interesas min. Mi opinias, ke la artikolon "Mia vivo en la pasintaj 30 jaroj" plej ŝatas mi, sed multaj aliaj ankaǔ vere interesas min. Ĉar mi estas kamparanino en orienta Kanado, mi scias pri la vivo de kanadaj
farmistoj kaj ŝajnas, ke viaj kamparanoj havas, kaj havis, similajn spertojn. De tempo al tempo mi legis EPĈ surrete sed mi ne havas rapidan retkonektiĝon, do estas ĉiam malrapide kiam estas fotoj surpaĝaj kompreneble. Ni havas grupeton de Esperantistoj en Halifakso kaj nia plej nova ano venis ĉi tien el via vasta lando. Ni ĝojas pri lia aniĝo kaj li donis al ni multe da bonaj informoj pri Ĉinio. Mi ŝatas artikolojn pri naturo, la ĉiutaga vivo de homoj en diversaj regionoj, la instruado de Esperanto en Ĉinio (mi instruas Esperanton al infanoj en elementa lernejo) kaj turistaj lokoj en via lando. Mi kore gratulas vian landon kaj ties popolon okaze de la 60-a datreveno de la naskiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng