2009-10-16
La 15-an de oktobro ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun pakistana ĉefministro Syed Yusuf Raza Gilani, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la 8-an ĉefministran kunvenon de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.
Wen Jiabao diris, ke la strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano tendencas en bona evoluado. Ĉinio komprenas kaj subtenas tion, ke la pakistana registaro ellaboras kaj plenumas strategion pri sekureco kaj disvolvado laŭ la interesoj de sia nacio kaj stato de sia lando.
Gilani esprimis, ke Pakistano volontas antaŭenmarŝi mano en mano kune kun Ĉinio kaj altigi la strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Pakistano kaj Ĉinio al pli nova nivelo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|