La akso rigardas la ĉinan pavilonon de malproksime
La 13-an de septembro kompletiĝis la ĉefa korpo de akso de la Monda Ekspozicio de Ŝanhajo (MEŜ), unu el ĝiaj permanentaj markoj. La akso, situante ĉe la ĉefa enirejo de la ekspozicio, estas la plej granda unuopa konstruaĵo en la ĝardeno. Ĝi konsistas el du partoj: surtera kaj subtera.