Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhang Ruimin: por mondfama marko
2009-10-16

 

    Zhang Ruimin estas samaĝulo de la nova Ĉinio. Nun li estas prezidanto de direkcio kaj ĉefa ekzekutiva oficisto de la grupo Haier. Sub lia gvidado la grupo Haier ricevis honoron “La plej valora marko en Ĉinio” en 7 sinsekvaj jaroj. La marko Haier fondita de li nun kostas 80.3 miliardojn da juanoj (ĉ. 11.5 miliardoj da usonaj dolaroj). La grupo nunn havas esplorajn centrojn, produktejojn kaj komercajn kompaniojn en pli ol 30 landoj kaj regionoj de la mondo.

 

    En la 8-a de aŭgusto Zhang Ruimin diris en la inaŭgura ceremonio de la 3-a Festivalo de Ĉinaj Markoj okazigita en Qingdao: “La kreiva vojo trapasita de Haier en la pasintaj 25 jaroj estas procezo por krei markon. La sonĝo de mi, samaĝulo de la nova Ĉinio, estas prezenti al mia patrolando markon vaste konatan en la mondo!”

 

    En 1949 Zhang Ruimin naskiĝis en laborista familio de Qingdao, Shandong-provinco. Jam de sia infaneco li estis scivolema kaj ŝatis partopreni en diversaj interesaj postlecionaj grupoj, munti kaj malmunti radioaparaton. En 1968 diplomiĝinte el mezlernejo, li fariĝis laboristo de metala fabriko. Por havigi al si profesian kapablon Zhang eklernis en verpera universitato. Li tage laboris kaj vespere bicikladis longan vojon por lerni teknologion de mekanika fabrikado en la universitato. Intertempe li ofte faris renovigajn eksperimentojn per nove akiritaj scioj kaj plibonigis malfacilan situacion de la fabriko per serio da teknologia reformado.

 

    En 1984 la 35-jara Zhang Ruimin ekfunkciis kiel direktoro de la Ĝenerala Fabriko de Fridujoj de Qingdao, originala entrepreno de la grupo Haier. Tiam la fabriko eĉ ne povis kovri la ŝuldojn per sia enspezo kaj havis deficiton de 1470 mil juanoj. Mankis al la laboristoj laborentuziasmo. Lignaj fenestroj de la fabriko estis elprenitaj de laboristoj por bruligado kaj materialoj ŝtelitaj…

 

    “Aŭ ne fari, aŭ peni por la unua” estas disvolva strategio de Haier difinita de Zhang Ruimin. En 1985 li trovis en tenejo de la fabriko 76 fridujojn malaltkvalitajn kaj decidis detrui ilin tuj. Lia decido altigis koncepton de laborantoj pri kvalito kaj firmigis disvolvan vojon de Haier al marka strategio.

 

    Kiam Haier iom post iom fariĝis fama marko en Ĉinio, Zhang Ruimin opiniis, ke oni devas fari ĉinan markon mondfama. En 1999 Haier fondis en Suda Karolina de Usono fabrikon Haier. Kiam la kvinstela flago hisiĝis en Usono ĉiuj ĉinoj ĉelokaj sentis nekompareblan fieron.

 

    Gvidante sin per la koncepto de marko la grupo de Haier rapide grandiĝis. Ĝi aneksis pli ol 10 enlandajn malprofitajn entreprenojn en kelkaj jaroj kaj produktis ne nur fridujojn sed ankaŭ klimatizilojn, kolorajn televidilojn, komputilojn kaj poŝtelefonojn. La grupo fondis 30 produktajn bazojn en Usono, Italio, Pakistano kaj Jordanio. Ĝi estis dufoje elektita de brita ĵurnalo Financial Times kiel unu el la “10 mondaj markoj de Ĉinio”.

 

    Profitante de la favoraj kondiĉoj de reformado kaj pordomalfermo en la nova Ĉinio, Zhang Ruimin kaj liaj kolegoj starigis en la mondo bonan markon de Ĉinio kaj gajnis respekton de la mondo al ĉinaj entreprenoj kaj entreprenistoj.

 

Zhang Ruimin en mezlernejo, 1965 

 

Zhang Ruimin faras kuraĝigan parolon en laborista kunveno, 1985.  

 

Zhang Ruimin (meze) en laborejo aprile 1993 

 

Zhang Ruimin (meze) en inaŭgura ceremonio de la domego Haier en Manhattan de Nov-Jorko, Usono 

 

Haier fariĝis aŭspicianto de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. 

 

 Vizitante Haier aprile de 2009, Gerhard Schroder (dekstre), eksĉefministro de Germanio, laŭdas Zhang Ruimin.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng