2009-11-23
La 22-an de novembro inaŭguriĝis en Ŝanhajo la forumo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) pri urba disvolvo kaj verda ekonomio por diskonigi ŜME kaj ĝian temon, kaj allogi pli da urboj, oficistoj el urbaj registaroj kaj ordinaraj urbanoj al ŜME.
La forumo celas antaŭenpuŝi interŝanĝon kaj kunlaboron inter la tutmondaj urboj, kaj serĉi la plej bonan planon por harmonigi disvolvon de la homaro kaj ekologian medion, kaj akceli efikan kunligon de homoj, urboj kaj natura medio.
(el la retejo de la Ĉinaj Novaĵoj)
Redaktoro: Liu Sigong
|